Domokos Varga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Domokos Varga [domokoŝ], hungare Varga Domokos estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.

Domokos Varga naskiĝis kiel Vargha Domokos la 8-an de oktobro 1922 en Kunszentmiklós. Li mortis la 12-an de majo 2002 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Domokos Varga frekventis ricevis diplomon pri arbarokultivado en 1944, poste li eklaboris en Debrecen. Ekde 1946 li komencis ĵurnaladi en diversaj periodaĵoj. En 1948 li edziĝis baldaŭe havanta 7 gefilojn. Inter 1949-1952 li apartenis al stabo de Hungara Radio en Budapeŝto. En 1956 li partoprenis en la revolucio, tial li estis kondamnita je 2 jaroj. Poste li laboris kiel inĝeniero pri arbaroj ĝis 1968, poste denove li ĵurnaladis. Li ricevis premion Kossuth en 2002, ekde 1973 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ormai Árpádné sztahanovista szövőnő élete és munkamódszere (Vivo kaj labormetodo de staĥanovista teksistino Árpádné Ormai) 1951; Kutyafülűek 1966; Ottó Herman 1967; Európa születése (Naskiĝo de Eŭropo) 1973; Vér és arany. Magyarország 1849-1918 között (Sango kaj oro. Hungario inter 1849-1918) 1982; Ritkaszép magyar népmesék (Belegaj hungaraj popolfabeloj) 1998; Íróiskola (Lernejo por verkistoj) 2001

Fontoj[redakti | redakti fonton]