Gyula Vargha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gyula Vargha
Vargha Gyula.jpg
Persona informo
Naskonomo Görzsönyi Vargha Gyula
Naskiĝo 4-an de novembro 1853 (1853-11-04)
en Káva
Morto 2-an de majo 1929 (1929-05-02) (75-jara)
en Budapeŝto
Tombo Fiumei Street Cemetery
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungara reĝlandoAŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikisto • poeto • statistikisto
Information icon.svg
vdr

Gyula Vargha [djula varga], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vargha Gyula estis hungara statistikisto, poeto, tradukisto, politikisto, membro (korespondanta en 1892, ordinara en 1907, honora en 1923) de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy (en 1883). Lia nobela antaŭnomo estis görzsönyi [gorĵonji].

Gyula Vargha

Gyula Vargha [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1853 en Káva. Li mortis la 2-an de majo 1929 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Vargha frekventis kalvinanan gimnazion, poste universitaton en Budapeŝto, fine li doktoriĝis el juro. Li eklaboris en la statistika oficejo jam dum la studjaroj, kie li iĝis direktoro inter 1901-1914. En 1882 li edziĝis. Dum la 1-a mondmilito li politikadis en la parlamento, eĉ li estis subministro. Li ricevis premion en 1896.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dalok (1881) - poemaro
  • A magyar nyelv hódításai az utóbbi 10 év alatt (1893)
  • A magyarság félévszázados fejlődése (Duonjarcenta evoluo de la hungareco), (1902)
  • Vargha Gyula költeményei (1915) - poemaro
  • A végtelen felé (1923) - poemaro

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]