Driopteridacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dryopteridaceae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Driopteridacoj
Vera driopterido (Dryopteris filix-max)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Klaso: polipodiopsidoj Polypodiopsida [1]
Ordo: polipodialoj Polypodiales
Familio: driopteridacoj Dryopteridaceae
Herter [2]
driopterido Dryopteris
Adans.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Dryopteris erythrosora
Arachniodes simplicior
Ctenitis latifrons
Cyrtomium falcatum
Dryopteris dilatata
Dryopteris villarii
Elaphoglossum paleaceum
Polystichum braunii
Polystichum lonchitis

La driopteridacoj[3] (latine Dryopteridaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi estas la plej ampleksa filikfamilio kun ĉirkaŭ 1870 speciojn[4]. Ĝia tipa genro estas driopterido[3].

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plantoj de la familio havas rampantajn, starantajn kaj kelkfoje grimpantajn rizomojn, ĉe ties pinto estas skvamoj. La folitigoj havas multajn [[vaskula fasko|vaskulajn faskojn], kiu estas ringformaj. La foliplatoj estas unuecaj (monomorfaj), malofte ekzistaj du tipoj de foliplatoj (dimorfaj). Kelkfoje la foliplatoj estas kovrataj per skvamoj aŭ glandoj, malofte per triĥomoj. La foliripoj estas plumformaj aŭ forke disbranĉitaj, ili ne havas aŭ havas diversformajn kveligoj (anastomozoj).

La soroj estas rondaj, la induzio estas ronda aŭ renforma, ĉe pluraj taksonoj ankaŭ mankantaj. La sporangioj estas kun mallongaj ĝis longaj tigoj. La sporoj estas renformaj kaj havas flugilhavan perisporon (plej ekstera poste formita tavolo de la sporvando).

La kromosomonombro estas ĉe la plej multaj genroj x = 41, malofte 40.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La familio precipe kreskas en la tropikoj. Multaj taksonoj kreskas en moderaj klimatoj. Ili kreskas surtere, sur rokoj aŭ epifite.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Depende de la aŭtoro, la amplekso de la familio driopteridacoj estas tre malsamaj. Kelkaj aŭtoroj metas ankaŭ taksonoj de la familioj Tectariaceae, Woodsiaceae kaj Onocleaceae al la driopteridacoj.

1/ Laŭ The Plant List kaj World Flora Online (6 apr. 2020)[4],[2], jen la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.


2/ Laŭ SMITH ET AL. 2006, la familio estas preskaŭ certe monofiluma, se oni ekkludas Didymochlaena, Hypodematium kaj Leucostegia el la familio. Ĝi konsistas el ĉirkaŭ 40 ĝis 45 genroj kaj entute 1700 specioj, el kiuj 70 procentoj apartenas al la kvar genroj Ctenitis, Dryopteris, Elaphoglossum kaj Polystichum. Al la Driopteridacoj apartenas laŭ PRYER ET AL. ankaŭ la familioj Familien Aspidiaceae, Bolbitidaceae, Elaphoglossaceae, Hypodematiaceae kaj Peranemataceae, kiuj estas la aliaj memstaraj familioj.

La genroj en alfabeta sinsekvo:

  • Acrophorus C. PRESL, du ĝis specioj, inter Sudorientazio kaj la Fiĝiaj insuloj.
  • 'd'Acrorumohra (H. ITO) H. ITO, ĉirkaŭ kvar specioj, Okcidentazio.
  • Adenoderris J. SM., tri specioj en Karibio.
  • Arachniodes BLUME, pli ol 100 specioj en la tropikoj.
  • Ataxipteris HOLTTUM, ĝis du specioj enn Okcidentazio, kiuj ankaŭ estas metitaj al Ctenitis.
  • Bolbitis SCHOTT (inkl. Egenolfia SCHOTT), minimume 58 specioj en la tropikoj.
  • Coveniella TINDALE, nur unu specio en Aŭstralio:
  • Ctenitis (C. CHR.) TARD. & C. CHR., pli ol 100 ĝis ĉirkaŭ 150 specioj en la tropikoj.
  • Cyclodium C. PRESL, ĉirkaŭ naŭ specioj en la tropikoj.
  • Cyrtogonellum CHING, ĉirkaŭ seb specioj.
  • Cyrtomidictyum CHING, kvar specioj en Okcidentazio.
  • Cyrtomium C. PRESL, ĉirkaŭ pli ol 40 specioj.
  • Didymochlaena DESV., ĉirkaŭ 2-4 specioj en la tropikoj.
  • Dryopolystichum COPEL., nur unu specio en Novgvinro:
  • Dryopsis HOLTTUM & P.J. EDWARDS, ĉirkaŭ 20 specioj.
  • Dryopteris ADANS., inkl. Nothoperanema (TAGAWA) CHING), pli ol 250 specioj.
  • Elaphoglossum SCHOTT EX J. SM., pli ol 400 specioj. (inkl. Microstaphyla C. PRESL)
  • Hypodematium KUNZE, ĉirkaŭ tri ĝis 11 specioj.
  • Lastreopsis CHING, ĉirkaŭ 30 specioj, precipe en Aŭstralio.
  • Leucostegia C. PRESL, du specioj, inter Hindomalajzio ak Vanuatuo.
  • Lithostegia CHING, nur unu specio, inter la okcidenta Himalajo kaj sudokcidenta Ĉinio:
  • Lomagramma J. SM., ĉirkaŭ 9-18 specioj de Hindomalajzio ĝis la Pacifikaj insuloj.
  • Maxonia C. CHR., nur unu specio en Karibio kaj Sudameriko:
  • Megalastrum HOLTTUM, ĉirkaŭ 45 specioj, precipe en Ameriko.
  • Oenotrichia COPEL., tri ĝis kavar specioj en Novgvineo, Novkaledonio kaj la tropika Aŭstralio.
  • Olfersia RADDI, ĉirkaŭ du specioj en la Neotropiso.
  • Peranema D. DON, ĉirkaŭ kvin specioj en Sudazio (Hindomalezio).
  • Phanerophlebia C. PRESL, minimume 11 specioj.
  • Polybotrya HUMB. & BONPL. EX WILLD., minimume 25 specioj en la tropika Ameriko.
  • Polystichopsis (J. SM.) HOLTTUM, ĉirkaŭ tri ĝis kvar specioj en la tropika Ameriko.
  • Polystichum ( ROTH, inkl. Papuapteris C. CHR., Plecosorus FÉE), minimume 200 specioj.
  • Revwattsia D.L. JONES, nur unu specio, en Aŭstralio:
  • Rumohra Raddi, ĉirkaŭ tri ĝis kvin specioj, en Afriko, Madagaskaro, Azio, Aŭstralio, Novgvineo, Novzelando, Polinezio, Mez- kaj Sudameriko.
  • Stenolepia ALDERW., nur unu specio, en Malezio:
  • Stigmatopteris C. CHR., ĉirkaŭ 25 specioj, en tropika Ameriko.
  • Teratophyllum METT. EX KUHN, ĉirkaŭ 9-12 specioj, en Malezio kaj Novkaledonio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alan R. Smith, Kathleen M. Pryer, Eric Schuettpelz, Petra Korall, Harald Schneider, Paul G. Wolf: A classification for extant ferns. In: Taxon. Band 55, Nr. 3, 2006, ISSN|0040-0262, p. 705–731, Abstract, Arkivigite je 2017-02-12 per la retarkivo Wayback Machine PDF-dosiero.
  • David J. Mabberley: The Plant Book. A portable dictionary of the higher plants. Cambridge University Press, Cambridge 1987, ISBN 0-521-34060-8.