Saltu al enhavo

Duamidino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duamidino
Kemia formulo
C16H18N4O2
Duamidino
Bastona kemia strukturo de la
Duamidino
Duamidino
Tridimensia kemia strukturo de la Duamidino
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 298,34468 g mol−1
Denseco 1,285 g/cm−3
Fandpunkto 224,5 °C
Bolpunkto 489,85 °C
Refrakta indico  1,5973
Ekflama temperaturo 250,1 °C
Solvebleco Akvo:solvebla
Mortiga dozo (LD50) >500 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P270, P271, P280, P301+317, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P330, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Duamidinodumetoksobenzamidino estas organika kombinaĵo rezultanta apartenanta al klaso de la aromataj eteraminoj, blanka solidaĵo, solvebla en akvo kaj nepolaraj organikaj solvantoj. Ĝi prezentas du benzamidinajn grupojn {benzamidina grupo} interligitajn al la 1,2-etanoduola grupo. Duamidino estas aromata estero kaj posedas 16 karbonatomojn, 18 hidrogenatomojn, 4 nitrogenatomojn kaj 2 oksigenatomojn. Duamidino uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Duamidinoj estas grupo de organikaj komponaĵoj, kies tipa strukturo konsistas je du benzimidinaj grupoj interligitaj de unu 1,3-etanoduola grupo. Ili unue estis enkondukitaj en medicinon en la 1920-aj jaroj kiel eblaj insulinaj anstataŭaĵoj ĉar ili malaltigas la nivelojn de sang-sukeroj en homoj. Poste, oni malkovris ke ili posedas internan tripanosomocidan agadon kaj el tio ekestis enketo pri ilia mikrobicida agado. El tiuj studoj du kunmetaĵoj, propamidino kaj dubromopropamidino, aperis kiel utilaj mikrobicidaj kunmetaĵoj, estante aktivaj kontraŭ kaj bakterioj kaj fungoj.

Duamidinoj pruviĝis malhelpi oksigenan konsumon kaj stimuli aminoacidan elfluadon. Krome, konsiderinda difekto en la ĉelkoverto de kelkaj Gram-negativaj bakterioj estis priskribita. Ankaŭ, aromaj duamidinoj pruviĝis ligi al DNA kaj kelkaj el ili estas selektemaj ligantoj sekvencaj nukleozidoj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]