Saltu al enhavo

Propamidino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4,4'-Duamidino fenokso propano
Kemia formulo
C17H20N4O2
Propamidino
Bastona kemia strukturo de la
4,4'-Duamidinofenoksipropano
Propamidino
Tridimensia kemia strukturo de la 4,4'-Duamidinofenoksipropano
CAS-numero-kodo 104-32-5
140-63-6
ChemSpider kodo 58475
PubChem-kodo 64949
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 312,37156 g mol−1
Denseco 1,25 g/cm−3[1]
Fandpunkto 235 °C
Bolpunkto 497,3 °C [2]
Refrakta indico  1,6080
Acideco (pKa) 12,75
Ekflama temperaturo 254,6 °C [3]
Solvebleco Akvo:solvebla
Mortiga dozo (LD50) >500 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P270, P271, P280, P301+317, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P330, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Propamidino4,4'-duamidinofenoksopropano estas organika kombinaĵo apartenanta al klaso de la aromataj eteraminoj, blanka solidaĵo, solvebla en akvo kaj nepolaraj organikaj solvantoj. Ĝi prezentas du benzamidinajn grupojn {benzamidina grupo} interligitajn al la 1,3-propanoduola grupo. Propamidino estas grava mikrobicido kaj posedas 17 karbonatomojn, 20 hidrogenatomojn, 4 nitrogenatomojn kaj 2 oksigenatomojn. Propamidino uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

4,4'-duamidinofenoksopropano, estas kutime provizita kiel la du(2-hidroksopropano-sulfato), la izetionato, kiu havas pli bonan solveblecon. Ĉi tiu produkto estas blanka higroskopa pulvoro, kiu estas solvebla en akvo en la proporcio 1:5. Mikrobicida agado kaj klinikaj aplikoj estas priskribitaj de Thrower kaj Valentine. Tiu molekulo havas kontraŭbakteriajn kaj kontraŭfungajn agadojn kiel oni povas konstati.

Ĝia agado estas reduktita far la serumo, sango kaj malaltaj pH-valoroj. Mikroorganismoj eksponitaj al propamidino rapide akiras reziston al ĝi per seria subkulturo en ĉeesto de kreskantaj dozoj. La klopodoj de bakteriaj kolonioj povas montri konsiderindan reziston al propamidino.

Ĝi estas ĉefe uzata en formo de kremo enhavanta 0,15% kiel topika apliko por vundoj. Propamidino estas konsiderata la unualinia terapio por Keratitis, kornea malsano asociita al la uzo de kontaktlenso. Kutime, ĝi estas uzata en kombinaĵo kun poliheksametilenabiguanido aŭ neomicino por trakti tiajn okulinfektojn.

Heksamidina duizetionato[redakti | redakti fonton]

Heksamidina duizetionato estas uzata kiel konservativaĵo en kosmetikaĵoj ĉe koncentriĝoj de 0,03% ĝis 0,1% p/v. Ĝi havas pli grandan kistocidan aktivecon kontraŭ Acanthamoeba ol propamidino. [4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]