Saltu al enhavo

Fenamidino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fenamidino
Kemia formulo
C14H14N4O
Fenamidino
Bastona kemia strukturo de la
Fenamidino
Fenamidino
Tridimensia kemia strukturo de la Fenamidino
Alternativaj nomoj
  • 4,4-Dubenzamidina oksido
CAS-numero-kodo 101-62-2
ChemSpider kodo 58474
PubChem-kodo 64948
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 254,29152 g mol−1
Denseco 1,31 g/cm−3
Fandpunkto 215 °C [1]
Bolpunkto 411,3 °C [2][3]
Refrakta indico  1,6500
Ekflama temperaturo 202,5 °C [4]
Solvebleco Akvo:<1 x 10-3 g/L
Mortiga dozo (LD50) >450 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P270, P271, P280, P301+317, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P330, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fenamidinobenzamidina oksido estas organika kombinaĵo rezultanta per oksidado de la benzamidino. Ĝi estas blanka solidaĵo, nesolvebla en akvo, sed solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj. Ĝi prezentas du benzamidinajn grupojn {benzamidina grupo} interligitajn per oksigenatomo. Fenamidino estas aromata etero kaj posedas 14 karbonatomojn, 14 hidrogenatomojn, 4 nitrogenatomojn kaj 1 oksigenatomon. Fenamidino uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj.

Fenamidino estas kontraŭprotozoa medikamento de la amidina klaso uzata en veterinara medicino. Ĝi estas uzata por trakti Babezian infekton (babeziozo) en hundoj, ĉevaloj, kaj brutaro. Ĉar la drogo kaŭzas oftajn alergiajn reagojn, ĝi kutime estas kombinita kun antihistamino.

Fenamidina izetionato estas komerca produkto kiu povas esti uzata en la traktado de bova kaj ĉevala babezia malsano per 8-13 mg/kg. Fenamidino per 8,8 mg/kg estas efika kontraŭ Babosia caballi el ĉevaloj kiam aplikata dufoje en periodo de 24 horoj. Kontraŭ Baboziaj hundaj infektaĵoj oni devas apliki unufoje ĉiutage dum du tagoj.

Kvankam akridinaj derivaĵoj estas efikaj en la traktado kontraŭ besta babeziozo, ili ŝajne estis larĝe anstataŭitaj de la duamidinaj derivaĵoj.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la fenamidino per oksidado de la benzamidino:

numero 2benzamidino Fenamidino

Referencoj[redakti | redakti fonton]