Dumplingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barataj dumplingoj

Dumplingo en anglalingva kuirarta terminologio nomata Dumpling, estas kolektiva nomo por aziaj kaj orienteŭropaj etmanĝaĵaj pladoj kiel ekzemple la korea mandus, la japana ĝozo kaj la rusa pelmenoj aŭ la bohemaj knedlikoj.

Dumplingoj konsitas el pecoj de pasto kun plenigaĵo (plej ofte viando, fiŝo, fromaĝo, legomoj, fruktoj, fungoj estas uzataj kiel plenigaĵo), foje sen plenigaĵo. En diversaj landoj de la mondo, ili povas esti bakitaj, boligitaj, frititaj, stufitaj, vaporitaj aŭ frititaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la vidpunkto de multaj historiistoj, dumplingoj originas en komencaj jaroj de la epoko de la Tri Reglandoj. Poste ili disvastiĝis tra Ĉinio mem, de kie ili venis al Japanio, Koreio, la landoj de Sudorienta Azio, Mongolio, Centra Azio, Siberio, Uralo, kaj poste disvastiĝis tra la mondo.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la klasifiko adoptita en anglalingvaj landoj, dumplings inkluzivas la plej multajn varmajn plenigitajn pastajn pladojn, escepte de tortoj kaj krespoj. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, ekzistas multaj variaĵoj de dumplingoj en la mondo, ĉiuj kun multeco de diversaj nomoj laŭ la lando aŭ lingvo[1] (vidu ekzemple sub la samtema artikolo en la anglalingva vikipedio).

En Afriko: banku, kenkei, quiet, soucluitis, melkkos.

En Azio: manti, chuchvara, zonzi, tanguyang, baozi, ĝozo, huntuno (wonton), dim sums, ada, bhajiya, fara, gujhiya, kachori, karanji, kadabu, modak, noureo, pide, pitha, samoso, momo, pang siomai, dango, buuz, huushuur, bansh, yomari.

En Ameriko: bajan, pasteuse, empada, cosignas, bolinhas, empanadas, pantrukas, chapalele, milkao, chochosa, chuhuanje, vaemé, papas rellenas, buñuelo, pastelles, domplines.

En Mezoriento: asida, kibbeh, qatayef, shishbarak, gabout (arabe قبوط)

En Eŭropo: ĉefe en formo de knedlikoj aŭ pelmenoj, sed ankaŭ aliaj variaĵoj pli kaj pli haveblas, distribuitaj tra la distribukanaloj de la manĝaĵindustrio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Ko, Genevieve (1/2/2021). "Now's the Time for Homemade Dumplings". The New York Times. ISSN 0362-4331.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pelmenoj

Knedlikoj

Ĝozoj