Dunaszekcső

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortodoksa preĝejo en Dunaszekcső
Panoramo de Dunaszekcső
Danubobordo de Dunaszekcső
Vidindaĵo por turistoj en Dunaszekcső

Dunaszekcső (dunasekĉO) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas inter montetoj kaj dekstra bordo de Danubo (kontraŭe troviĝas Dunafalva, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Mohács. Pramo funkcias al Dunafalva. Pécs troviĝas proksimume 50 km-ojn for.

Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko bronzepoko, poste keltoj kaj romianoj vivis tie. La lastaj havis tie urbon nomata Lugio, poste Florentia. La unua mencio devenis el 1150 en formo Secuseu. La turkoj okupis la fortikaĵon en 1529. Ŝajnas, la vilaĝo ne senhomiĝis, sed post la turkoj alvenis serboj kaj germanoj. En 1930 vivis en Dunaszekcső 4465 hungaroj, 1004 germanoj, 5 slovakoj, 8 kroatoj, 45 serboj. Post la 2-a mondmilito parto de germanoj estis deportitaj al Germanio.

Vidindaĵoj

Ĝemelkomunumo

skulptaĵo pri Marcus Aurelius trovita en Dunaszekcső