Durango (subŝtato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Durango (Meksikio))
Durango
Federacia subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Meksiko [+]

LandoMeksiko

Supermara alteco1 966 m [+]
Koordinatoj25° N, 105° U (mapo)24.934722222222-104.91194444444Koordinatoj: 25° N, 105° U (mapo)
ĈefurboVictoria de Durango
- koordinatoj25° N, 105° U (mapo)24.934722222222-104.91194444444Koordinatoj: 25° N, 105° U (mapo) [+]
Areo123 317 km² (12 331 700 ha) [+]
Loĝantaro1 754 754 [+] (2015)

SubŝtatestroJosé Rosas Aispuro
(ekde )

HorzonoUTC-06:00 [+]
Poŝtkodo34 [+]
ISO 3166-2MX-DUR

Durango (subŝtato) (Tero)
Durango (subŝtato) (Tero)
situo de Durango en Meksiko

Durango (Durango)
Durango (Durango)
DEC
Durango
Durango

Map
Durango

Vikimedia Komunejo:  Durango [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Durango estas federacia subŝtato de Meksiko kun samnoma ĉefurbo (kun plena nomo Victoria de Durango). Ĝi situas norde, de Pacifiko ĝin disigas nur la mallarĝa teritorio de Sinaloa. Ĝi havas areon de 120 000 km² kaj loĝantaron de preskaŭ 1,5 milionoj, el kiuj triono vivas en la ĉefurbo. Ĝi dividiĝas en 39 komunumojn (municipoj). Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Durango. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-DUR".

La nomo de la provinco honoras la urbon Durango en la eŭska hispana provinco Biskajo. En la kolonia tempo Durango kaj Chihuahua konsistigis komunan teritorion sub la nomo Nueva Vizcaya (= nova Biskajo).

En la ŝtato kruciĝas la sud-norda tra-amerika ŝoseo (Panamericana) kaj la ŝoseo inter Matamoros ĉe Atlantiko kaj Mazatlán ĉe Pacifiko. Nordoriente de la provinco troviĝas tiel nomata zono de silento, kie radiaj ondoj estas preskaŭ ne kapteblaj. La kialo ne estas perfekte esplorita.

En tiu ŝtato loĝas jakioj kaj akaŝeoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]