Dzibilchaltún

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sacbé, "majaa rapidvojo", de Dzibilchaltun

Dzibilchaltùn 21° 5′ 26″ N 89° 35′ 52″ U / 21.09056 °N, 89.59778 °U / 21.09056; -89.59778 (mapo)Koordinatoj: 21° 5′ 26″ N 89° 35′ 52″ U / 21.09056 °N, 89.59778 °U / 21.09056; -89.59778 (mapo) estas majaa ruinaro en Jukatanio, Meksiko. Ĝi situas ĉirkaŭ 18 km norde de la ĉefurbo Mérida.

La plej fama konstruaĵo estas la templo de la sep pupoj, nomita laŭ figuroj trovitaj surloke kiam la templo estis malkovrita sub ruinoj de pli posta templa piramido en la 1950-aj jaroj. Dum printempa ekvinokso, la suno leviĝas kaj la radioj eniras rekte tra fenestro de la templo kaj eliras tra alia. La templo estas ligita al la cetero de la loko per longa sacbé, majaa rapidvojo.

Alia vidindaĵo en Dzibilchaltùn estas la cenoto, kiun uzas lokuloj kiel naĝejo dum la tuta jaro. Dzibilchaltun havas ankaŭ ruinon de 16-jarcenta hispana preĝejo.

En la arkeologia muzeo troviĝas artaĵoj trovitaj surloke kaj en la ĉirkaŭo.

Vidu ankaŭ