Sayil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sayil
loĝlokoj de Meksiko • arkeologia loko [+]

LandoMeksiko

Koordinatoj20° 10′ 40″ N, 89° 39′ 8″ U (mapo)20.17775833-89.65217778Koordinatoj: 20° 10′ 40″ N, 89° 39′ 8″ U (mapo)
Areo2,86 km² (286,21 ha) [+]

Sayil (Meksiko)
Sayil (Meksiko)
DEC
Sayil
Sayil

Map
Sayil
Vikimedia Komunejo:  Sayil [+]
vdr

Sayil estas majaa ruinaro en Meksiko, proksime de la ruinaroj Labná kaj Uxmal. La signifo de la nomo estas verŝajne "formikejo" aŭ "monteto de formikoj".

Troviĝas tie palaco, pluraj temploj, steleoj kaj pilkoludejo. Sayil estas tre vasta kaj la padoj plurkilometrojn longaj. Ĉe la kulmino de Sayil, ĉirkaŭ la jaro 800 loĝis tie inter 7000 kaj 9000 homoj.

El Palacio[redakti | redakti fonton]

Sayil - la palaco

La palaco El Palacio estis konstruita dum la 8-a jarcento kaj mezuras 40 m x 80 m. Ĝi havas tri etaĝojn. La supraj etaĝoj estas malpli grandaj ol la malsupraj. De la suda flanko, tre detruita ŝtuparo ebligas aliron de la tegmento. La unua etaĝo havas dekstre 5 kaj maldekstre 7 enirejojn. La dua etaĝo havas nur 8 enirejojn, po 4 ĉiuflanke. La enirejo estas dividitaj de belegaj kolonvandoj. Nuntempe ĉefe la okcidenta flanko estas renovigita.

El Mirador[redakti | redakti fonton]

La templo El Mirador troviĝas ĉirkaŭ 300 m sude de la palaco kaj estas unu el la du plej grandaj temploj de Sayil. Ĝi similas al la templo de Labná.

Templo del Sur[redakti | redakti fonton]

La Templo del Sur (suda templo) troviĝas en la suda parto de Sayil. Ĝi estis komence duetaĝa konstruaĵo, sed nuntempe la dua etaĝo estas preskaŭ tute detruita. La templo havas sep enirejojn, kiuj strange ne estas samaltaj.

Juego de Pelota[redakti | redakti fonton]

La pilkejo troviĝas inter la palaco kaj la templo El Mirador. Tie oni ludis la faman pilkoludon per granda pilko.

Grupo de Estelas[redakti | redakti fonton]

La steleoj de Sayil estas en malbonega stato. Unu el ili havas hieroglifojn kiuj indikas la jaron 810.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]