El Mirador
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
El Mirador estas la plej granda metropolo majaa el la antaŭklasika erao. La ruinoj troviĝas en El Petén, la plej norda departemento de Gvatemalo. La urbo estis forlasita de la loĝantaro ĉirkaŭ la jaro 50, malkovrita denove nur en 1926.
Troviĝas en El Mirador du tre grandaj piramidoj: la ĉirkaŭ 55 metrojn alta "El Tigre" kaj "La Danta", kiu estas 72 metrojn alta kaj kronita de templo. Oni trovis multajn prezentaĵojn de la birda dio Vucub Caquix.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Video de la germana televido ZDF pri El Mirador
- Mallonga artikolo kaj bildo de El Mirador
- Mirador Basin - Foundation for Anthropological Research and Enviromental Studies
|