La Danta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Danta
piramido [+]
Koordinatoj17° 45′ 6″ N, 89° 54′ 10″ U (mapo)17.751701-89.902689Koordinatoj: 17° 45′ 6″ N, 89° 54′ 10″ U (mapo)

La Danta (Gvatemalo)
La Danta (Gvatemalo)
DEC
La Danta
La Danta

Map
La Danta
vdr
Piramido La Danta.

Piramido La Danta estas verko de arkitekturo de Majaoj, kies konstruado okazis ĉirkaŭ la jaro 300 a.n.e.,​ ene de la Mezamerika Antaŭklasika Periodo. Ĝi estas en la arkeologia kuŝejo El Mirador en la Departemento Peten, Gvatemalo. La vorto "danta" estas alternativa nomo por la tapiro, nome la plej granda mamulo el tiuj kiuj loĝas en la ĝangalo de Peten, kaj la piramido estis nomita tiel reference al sia granda grando.[1] Same kiel ĉe la cetero de El Mirador, tiu enorma strukturo restas kaŝita en la ĝangalo.

Oni kalkulas, ke la totala volumo de la konstruaĵo ĉirkaŭas 2 800 000 m³,[1]​ superante je 200 000 m³ la Grandan Piramidon de Keops en Gizo, Egipto, kaj superita nur de la Granda Piramido de Ĉolulo en Puebla (Meksiko), kun 4 450 000 m³​.[2] La Danta, kun aliaj du apudaj piramidoj, estas konstruita sur piramida platformo, formante akropolon granddimensian, kaj subtenas 19 grandajn strukturojn kaj nombrajn malgrandajn konstruaĵojn, atingante totalan alton de 72 metroj. Tamen, oni ne scias ĉu la strukturo estis konstruita sur ebena tereno aŭ oni profitis naturan monteton, kio estis ofta praktiko en la konstruado de piramidoj en Mezameriko. Laŭ alteco La Danta estas inter la plej altaj piramidoj konstruitaj en la Antaŭkolumba Ameriko,[3] ĉar ĝi​ superis la Piramidon de la Suno en Teotiŭakano (Meksiko) kun alteco de 66 metroj kaj la Templon de la Dukapa Serpento en Tikal (Gvatemalo), kiu estas 70 metrojn alta.[4][5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Richard D. Hansen. «Cradle of Maya Civilization». Konsultita la 13an de decembro 2010. «video: minuto 21. »
  2. Raphael Alexander, the Man of Wonders (1a de junio 2021). «Pirámide de Cholula en Puebla: el monumento más grande del mundo». journeywonders.com
  3. [1][rompita ligilo]
  4. El Mirador en Petén
  5. «Teotihuacan, ancient city, Mexico». britannica.com (en angla).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]