San Andrés
Aspekto
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn San Andrés (Bonaero) kaj San Andrés (stacidomo). |
| San Andrés | ||
|---|---|---|
| arkeologia loko [+] | ||
| Lando | Salvadoro | |
| Koordinatoj | 13° 48′ 2″ N, 89° 23′ 21″ U (mapo)13.800616666667-89.389144444444Koordinatoj: 13° 48′ 2″ N, 89° 23′ 21″ U (mapo) | |
![]() |
||
| San Andrés | ||
San Andrés estas antaŭkolumba majaa urbo en La Libertad (Salvadoro), Mezameriko.
La komence malgranda majaa vilaĝo troviĝas en la Zapotitán-valo. La unuaj loĝantoj alvenis ĉirkaŭ -900. Post erupcio de la proksima vulkano Ilopango en la jaro -250 la vilaĝo estis detruita kaj forlasita. Nur ĉirkaŭ la jaro 400 majaoj denove ekloĝis en San Andrés, kiu rapide evoluis al grava urbo en la regiono kaj iĝis la ĉefurbo en 600.
San Andrés komercis kun aliaj gravaj majaurboj, kiel ekzemple Copán, Tikal aŭ Caracol.
Post 1200 la urbo estis definitive forlasita.
Oni taksas, ke ĝis 12 000 homoj loĝis tie. Hodiaŭ eblas viziti renovigitan piramidon kun du terasoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||



