Quiriguá estas mezgranda ejo laŭ la rivero Montagua. La ceremonia centro troviĝas je ĉirkaŭ 1 km de la maldekstra riverbordo. La loĝantepoko estis dum la klasika erao: ĝi ekis ĉirkaŭ la jaro 200. La akropolo estis konstruita ĉirkaŭ 550, la kulmino situis inter la jaroj 700 ĝis 850, post kiam ĉesis ĉiuj konstrulaboroj. La alteco de steleo E estas 7.62m. Ĝi estas plej alta steleo en la mondo majaa.