Nakbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nakbé)
Nakbe
arkeologia loko [+]
Koordinatoj17° 40′ 39″ N, 89° 52′ 7″ U (mapo)17.6775-89.86855556Koordinatoj: 17° 40′ 39″ N, 89° 52′ 7″ U (mapo)

Nakbe (Gvatemalo)
Nakbe (Gvatemalo)
DEC

Map
Nakbe
Vikimedia Komunejo:  Nakbe [+]
vdr
Majaruino en Nakbe

Nakbe estas majaruinejo en la gvatemala provinco Petén en la nuna Gvatemalo.

Nakbe situas ĉirkaŭ 15 km sude de la majaruinoj de El Mirador. La du urboj estis ligita de vojo (Sacbé - nomita ankaŭ "majaa rapidvojo"). Dum la postklasika erao (600 ĝis 900) la urbo estis ligita de Sacbé ankaŭ al Calakmul.

La regiono estis ekloĝita ĉirkaŭ la 14-a jarcento a.K., la urba evoluo kulminis inter la 8-a jarcento a.K. kaj la 4-a jarcento a.K. kaj estis tiel unu el la unuaj grandaj majaurboj. La arkitektura evoluo ekis en Nakbe ĉirkaŭ la 10-a jarcento a.K..

Nakbe estis retrovita nur en la jaro 1930, sed esplorlaboroj ekis nur en la jaro 1962.

Oni trovis en Nakbe multajn ceramikaĵojn, potojn, bovlojn kaj figurojn. Trovo de konkoj kaj obsidiano montras ke komerco kaj transportsistemo ekzistis, ĉar ili necesis longdistancan transporton. Tio certe ludis gravan rolon en la konstruo de la kompleksa majaa socio.

En Nakbé oni distingas la okcidentan kaj orientan kvartalon. La plej granda konstruaĵo troviĝas en la okcidenta parto kaj estas 48 metrojn alta, ĝi troviĝas sur 7 metrojn alta altaĵo. Sur la konstruaĵo troviĝas sep maskoj, la plej granda estas 11 metrojn larĝa, 5 metrojn alta kaj reprezentas la birdodion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]