Eĉmiadzin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eĉmiadzin
armene: Էջմիածին
urbo
Preĝejo de sankta Ripsime
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Էջմիածին
Lando Armenio Armenio
Provinco Armaviro
Historiaj regionoj
Rivero Kasaĥ
Situo Eĉmiadzin
 - alteco 853 m s. m.
 - koordinatoj 40° 10′ 22″ N 44° 17′ 33″ O / 40.17278 °N, 44.29250 °O / 40.17278; 44.29250 (mapo)
Areo 44,24 km² (4 424 ha)
Loĝantaro 57 300 (2009)
Fondo 685 a.K.
Urbestro Karen Manvel Grigorjan
Horzono UTC (UTC+4)
 - somera tempo UTC (UTC+5)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +374 231
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Katedralo kaj preĝejoj en Eĉmiadzino kaj arkeologiejo Zvartnoco
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2000 (#24)
Numero 1011
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iii
Situo enkadre de Armenio
Situo enkadre de Armenio
Situo enkadre de Armenio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Echmiatsin
Retpaĝo: www.ejmiatsin.am
Katedralo de Eĉmiadzin

EĉmiadzinEjmiacin (en la armena lingvo: Էջմիածին) estas la plej sankta urbo de Armenio kaj sidejo de la Katolikoso, Patriarko de la Armena Apostola Eklezio. Ĝi troviĝas en la provinco Armaviro, ĉ. 20 km okcidente de Erevano

La urbo estis fondita kiel Vardkesavan en la 3a aŭ 4-a jarcento a.K. La reĝo Vagharsh (117-140) ŝanĝigis la nomon al Vagharshapat (armene: Վաղարշապատ), kiu ankoraŭ restas kiel la oficiala nomo de la urbo. Dum kelkaj jardekoj ĝi estis la ĉefurbo de Armenio kaj estis la plej grava urbo de la lando ĝis la 4-a jarcento.

Historie, la plej grava loko de la urbo estas la katedralo de Eĉmiadzin, la plej antikva en la mondo. Ĝi estis konstruita de Sankta Gregorio la Iluminanto kiel baziliko inter 301-303, kiam Armenio estis la sola lando kie la kristana religio estis la religio de la ŝtato. Laŭ la armenaj skriboj de la 5-a jarcento, Sankta Gregorio havis vizion kie Jesuo Kristo malsupreniras de la ĉielo kaj frapante la teron per ora martelo indikis kie devas esti konstruota la katedralon. Pro tio, la patriarko nomis kaj la katedralon kaj la urbon per la nova nomo Eĉmiadzin, kiu povas esti tradukata kiel "loko kie la Ununura Naskiĝinto de Dio malsupreniris".