Eŭforbio
Eŭforbio | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Euphorbia helioscopia
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Diverseco | ||||||||||||||||||
Pli ol 2000 specioj | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Eŭforbio (Euphorbia) estas planta genro, kiu enhavas unu-, du- aŭ plur-jarajn herbojn kaj arbedojn, el kiuj kelkaj specioj estas kaktosimilaj, sed ĉiuj havas blankan latekson.
Pluraj specioj kulturataj pro la brilkoloraj brakteoj (v. foto). Umbelsimila infloresko kun unuseksaj floroj.
Priskribo
Floraro
Floraroj estas tre similaj kaj tiel nomata ciato. Ili konsistas el reduktitaj unuopaj floroj, kiuj havas nur unu ovolujon resp. stamenon. Krome ili portas altan folion. La frukto estas triparta kapsulo.
Substancoj
La plantoj enhavas blankan sukon, kiu efikas irite. La suko estas plej ofte venena, sed ĉe kelkaj specioj povas esti fosforeska aŭ eĉ esti loĝata de parazitaj flagelatoj.
Specioj kaj disvastiĝo
La genro havas 2160 speciojn, kiuj ĉefe kreska en la tropikoj kaj subtropikoj.
- Euphorbia amygaloides, la kulturvario 'Purpurea' estas staŭdo de la jaro por 2012 en Germanio
- Rezineŭforbio, Euphorbia resinifera
Literaturo
- Botanica, Einjährige und mehrjährige Pflanzen, Über 2000 Pflanzenporträts, ISBN 978-3-8331-4469-1, paĝo 340 germane
- Meyers Taschenlexikon Biologie, In 3 Bänden, 3. zwjazk, ISBN 3-411-12033-9, paĝo 288 germane
- Ullstein Lexikon der Pflanzenwelt, 1973, ISBN 3-550-16019-4, paĝoj 492-493 germane