Eŭritmio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dum la 7a Azia Kongreso en 2013 okazinta en Jerusalemo, la Eŭritmia Ensemblo Jerusalemo prezentis eŭritmion en Esperanto verŝajne je la unua fojo en la historio de ambaŭ Esperanto kaj Eŭritmio. Ek de tiam la Ensemblo kaj ĝiaj membroj, plej parte Tali Wandel, prezentis en diversaj esperantaj kunvenoj tra la mondo.
Dum la 7a Azia Kongreso en 2013 okazinta en Jerusalemo, la Eŭritmia Ensemblo Jerusalemo prezentis eŭritmion en Esperanto verŝajne je la unua fojo en la historio de ambaŭ Esperanto kaj Eŭritmio. Ŝablono:Eŭritmio en Esperanto

Eŭritmio (germane Eurythmie; antikve-greke bela ritmo) estas esprimplena mova arto, kreita de Rudolf Steiner, ties edzino Marie von Sivers kaj aliaj antropozofoj en Germanio kaj Svislando inter 1908 kaj 1925.

Profesiaj grupoj ĉirkaŭ la mondo praktikas eŭritmion. En la Goetheanum, la centro de la antropozofia movado, estas la plej multaj eŭtitmiaj prezentadoj. Eŭritmio estas baza fako en Valdorfaj lernejoj.

Movada repertuaro[redakti | redakti fonton]

Eŭritmio videbligas la paroladon kaj muzikon. La movoj kaj koreografioj esprimas la plenan homan sperton de la komponaĵoj de parolo kaj muziko.

Terapio estis evoluigita el tio ĉi arto, nomata kuracantan eŭritmion. Ĝi estas praktikata private en kunlaboro kun doktoro. Ĝi traktas ĉiajn specojn de patalogioj kaj problemoj.

Laŭ Steiner, praktiki eŭritmion pretigas la korpon al ricevo de moviĝoj de la spirita mondo. Rigardi ĝin helpas plifortigi la fizikan, eteran, astralan korpojn kaj la mion.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steiner, Rudolf; H. Bideau. (1981) Enseignement et éducation selon l'anthroposophie (france). Genève: Editions Anthroposophiques Romandes. ISBN-10 2881890504.