EdX

El Vikipedio, la libera enciklopedio
EdX
emblemo
Massive online open course provider • neprofitcela organizaĵoretejo
Komenco 2012 vd
Membro de Open Source Initiative vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

edX (esperanta transliterumo: Edeks) estas organizo kiu disponigas amasajn malfermajn retajn kursojn (MOOC) ĉe universitata nivelo same kiel profesiajn kursojn. Escepte de la profesiaj kursoj, ĉiuj aliaj kursoj estas senpagaj por ĉiuj [1]. Por kelkaj kursoj, eblas ricevi kontrolitan atestilon post kompletigo de la kursaj taskoj kontraŭ pago.

edX estis establita fare de Universitato Harvard kaj MIT en majo 2012. La edX-organizo devias de aliaj MOOCs-provizantoj kiel ekzemple Coursera kaj Udacity en tio ĝi estis establita kiel neprofitcela organizaĵo kaj ĝia platformo estas malfermfonteca softvarplatformo.

En marto 2017, edX ofertis proksime al 1270 kursoj kaj proksimume 10 milionoj da studentoj estas rekrutitaj en ĝi [2] Pli ol 110 universitatoj kaj ne-profitaj organizaĵoj ofertas aŭ planas oferti kursojn en edX-retejoj.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Edex-kursoj estas dividitaj en semajnajn lernajn segmentojn. Ĉiu lernosemajno inkluzivas mallongajn filmetojn akompanatajn de interagaj lernekzercoj, kun la helpo de kiuj la studentoj povas praktiki la principojn prezentitajn en la videoj. Kursoj ofte ankaŭ inkluzivas instruajn filmetojn, retan lernolibron kaj diskutforumon, kie studentoj povas afiŝi demandojn kaj diskuti kun siaj kunuloj kaj kursaj instruistoj. Foje interretaj laboratorioj ankaŭ estas inkluzivitaj en la kursoj. Ekzemple, en la unua MOOC - Circuits and Electricity Course de edX, studentoj konstruis virtualajn elektrajn cirkvitojn en reta laboratorio [3].

edX ofertas atestilojn al tiuj, kiuj sukcese kompletigas la kursojn, kaj pluraj kursoj donas akademiajn kreditojn. La decido ĉu rekoni edX-retajn kursojn estas laŭ la sola bontrovo de la akademia institucio kie la studento studas. edX ofertas diversajn manierojn studi en siaj kursoj: la eblon partopreni la kurson senkoste, aŭ studi por ricevi kontrolitan edX-atestilon pri kompletigo (kosto varias laŭ la kurso). edX ankaŭ ofertas XSeries-atestojn por sukcese kompletigado de aretoj de kursoj en unu temo (inter du kaj sep kursoj, la kosto varias) kaj MicroMaster-programojn en kiuj aretoj de kursoj estas sur la mastra nivelo [4].

Esploro[redakti | redakti fonton]

Krom la edukado, kiun edX proponas, la platformo estas uzata por esplorado pri distanca lernado, kolektante la uzpadronojn de la lernantoj en la interreta kurso, kaj kombinante ilin kun la demografiaj datumoj kolektitaj de ĉiu registrinto. Grupo de esploristoj de Harvard kaj MIT, gviditaj fare de David Pritchard kaj Laurie Breslow, publikigis komencajn rezultojn en 2013. Altlernejoj kaj partneraj organizoj edX faras sendependajn esplorojn uzante datumojn de la kursoj, kiujn ili proponas en la platformo. La esplorado fokusiĝas al plibonigo de kliento reteno kaj maniero helpi studentojn sukcese kompletigi la kursojn, same kiel la lernajn rezultojn en interretaj kursoj kompare kun tradicia lernado en kampusoj.

edX kreis partnerecojn kun edukaj institucioj en Usono, Ĉinio, Mongolio, Yaffe kaj pli, por uzi edX-kursojn en "miksita lernado". En miksita lernadmodelo, interretaj komponantoj estas kombinitaj kun studoj en tradicia klasĉambro. Ŝtata Universitato San Jose (SJSU) kreis kunlaboron kun edX en kiu la kurso "Introduction to Computer Science and Programming" (enkonduko al komputila scienco kaj programado) estis ofertita kiel miksita kurso. SJSU publikigis raporton kun preparaj trovoj pri la projekto en februaro 2013. La trovoj montris ke malsukcesprocentoj en la kurso miksita kun edX falis de 41% ĝis 9%.

Open edX[redakti | redakti fonton]

edX estas platformo, kiu funkcias per malfermkoda programaro evoluigita de edX kaj disponeblas senpage al altlernejoj, kiuj deziras disvolvi similajn kursojn. La 1-an de junio 2013, edX malfermfonte la kodon de ĝia tuta platformo [5]. La programarkodo troviĝas ĉe GitHub.

Estreco[redakti | redakti fonton]

En marto 2014, edX nomumis Wendy Cebula, la antaŭan Chief Operating Officer de Vistaprint, kiel Prezidanto kaj Chief Operating Officer. Ĉefoficisto Anant Agarwal el MIT diris, ke Kabula alportos "entreprenan aspekton" kaj helpos la neprofitocelan trovi komercajn ŝancojn. Alan M. Garber, Prezidanto de Universitato Harvard, kun la helpo de Michael D. Smith, komputikisto kiu ankaŭ estas la Dekano de la Fakultato de Arto kaj Sciencoj administras la parton kaj kontribuon de Harvard University al la projekto. La organizo estas en la mezo de desegnado de daŭrigebla komerca modelo por ĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

edX estis fondita en majo 2012 fare de sciencistoj de Harvard kaj MIT: Gary Sussman, Ananth Aggarwal, Chris Terman. Piotr Mitros instruis la unuan edX-kurson pri elektraj cirkvitoj kaj elektroniko de MIT, kiu enskribis 155,000 studentojn el 162 landoj.

En 2013 ili aliĝis al Universitato Stanford kaj en junio 2013 ili atingis milionon da studentoj. En la sama jaro, edX estis publikigita kiel malfermkoda programaro.

En septembro 2014, edX lanĉis agadiniciaton en mezlernejo [6] kaj en oktobro de la sama jaro malfermis profesiajn trejnkursojn [7].

En marto 2015, edX kreis kunlaboron kun Microsoft [8] kaj en aprilo de la sama jaro, kune kun la Ŝtata Universitato de Arizono, ĝi lanĉis programon kiu ebligas studi la unuan jaron rete.

En septembro 2016 estis lanĉitaj 19 mikromajstraj programoj [8] kaj en februaro 2017 aliaj 16 mikromajstraj programoj estis lanĉitaj.

Partneraj institucioj kaj organizoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la fino de 2013, pluraj landoj kaj privataj unuoj sciigis la adopton de la edX malfermfonteca platformo por la efektivigo kaj lanĉo de novaj iniciatoj. Dek ĉinaj universitatoj kuniĝis por krei interretan edukan iniciaton en Ĉinio nomita XuetangX, cent dudek altlernejoj en Francio ofertas retajn kursojn tra Francio sub la administrado de la franca Ministerio pri Edukado [9]. Reĝino Rania's Education and Development Fund kreis la unuan MOOC- portalon en la araba mondo, Edraak [10]. La Internacia Monunua Fonduso uzas la edX-platformon por pilotprojekto de retaj kursoj en ekonomiko kaj financo [11] kaj la Tenaris Corporation uzas la platformon por vastigi la komercan trejnadon kaj edukadon de siaj dungitoj [12].

En marto 2017, pli ol 110 organizoj kaj institucioj estas partneroj en edX [13].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]