Edmund Allenby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Allenby
Persona informo
Edmund Allenby, 1. Viscount Allenby
Naskiĝo 23-an de aprilo 1861 (1861-04-23)
en Nottinghamshire
Morto 14-an de majo 1936 (1936-05-14) (75-jaraĝa)
en Londono
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Haileybury and Imperial Service College • Royal Military College, Sandhurst vd
Familio
Patro Hynman Allenby vd
Patrino Catherine Anne Cane vd
Edz(in)o Adelaide Mabel Chapman vd
Infanoj Horace Michael Hynman Allenby vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatooficirofilozofo vd
Aktiva en KairoLondono vd
Aktiva dum 1880– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kampomarŝalo Edmund Henry Hynman Allenby, 1a Vicgrafo Allenby, (23a de Aprilo 1861 – 14a de Majo 1936) estis angla militisto kaj Brita Imperia Guberniestro. Li luktis en la Dua Bura Milito kaj ankaŭ en la Unua Mondmilito, en kiu li estris la Egiptian Ekspedician Forton (EEF) de la Brita Imperio dum la Militkampanjo en Sinajo kaj Palestino kontraŭ la Otomana Imperio en la konkero de Palestino.

La Britoj sukcesis konkeri la urbojn Be'er Ŝeba, Jafo, kaj Jerusalemo el Oktobro ĝis Decembro 1917. Liaj fortoj okupis la Jordanan Valon dum la somero de 1918, poste ili pluis konkeri nordan Palestinon kaj venkis la Okan Armeon de la Otomana Ĝildirim Armegrupo en la Batalo de Megido (1918), devigante al la Kvara kaj al la Sepa Armeoj retiriĝi al Damasko. Poste la Persekuto de la EEF fare de la Dezerta Rajdkorpuso konkeris Damaskon kaj antaŭeniris en nordan Sirion.

Dum tiu persekuto, li komandis super T. E. Lawrence ("Lawrence of Arabia"), kies kampanjo kun la Ŝerifaj Fortoj de Fajsal la 1-a helpis la konkeron fare de la EEF de teritorio de la Otomana Imperio kaj luktis en la Batalo de Alepo (1918), kvin tagojn antaŭ la Armistico de Mudros finigis la kampanjon la 30an de Oktobro 1918. Li plue servis en la mondoregiono kiel Alta Komisiano por Egipto kaj Sudano el 1919 ĝis 1925.

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

  • Gardner, Brian (1965). Allenby. London: Cassell. OCLC 2287641.
  • Farrar-Hockley, General Sir Anthony (1975). Goughie. London: Granada. ISBN -0246640596.
  • Heathcote, Tony (1999). The British Field Marshals 1736–1997. Barnsley (UK): Pen & Sword. ISBN 0-85052-696-5.
  • Hughes, Matthew (1999). Allenby and British Strategy in the Middle East 1917–1919. Routledge. ISBN 978-0714644738.
  • James, Lawrence (1993). Imperial Warrior. The Life and Times of Field Marshal Viscount Allenby 1861–1936. London: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-0297811527.
  • Reid, Walter (2006). Architect of Victory: Douglas Haig. Birlinn, Edinburgh. ISBN 1-84158-517-3.
  • Urban, Mark (2005). Generals: Ten British Commanders Who Shaped The Modern World. London: Faber and Faber. ISBN 978-0571224876.
  • Woodward, David R. (1998). Field Marshal Sir William Robertson. Westport Connecticut & London: Praeger. ISBN 0-275-95422-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]