Eduard von Keyserling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard von Keyserling
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1855 (1855-05-14)
en Kalvene Parish
Morto 28-an de septembro 1918 (1918-09-28) (63-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Nordfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Imperia universitato de Dorpat • Universitato de VienoUniversitato de Graz vd
Familio
Patro Eduard Gf. von Keyserling vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafo Eduard von KEYSERLING (naskiĝinta la 14-an de majo 1855 en Kastelo Tels-Paddern en Aizpute, Kuronio, Latvio, mortinta la 28-an de septembro 1918 en Munkeno) estis germanlingva romanisto kaj dramisto balta kaj gravega eksponento de literatura impresionismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La nevo de la geologo Alexander Keyserling frekventis la gimnazion en Kuldīga kaj studis jurscienojn inter 1875 kaj 1877 en Tartu sen trapaso de fina ekzameno. 23-jaraĝa li iris al Vieno por studi filozofion kaj arthistorion; unu jaron li estis ankaŭ studento en Graz. Post la studoj li zorgis pri la bienoj gepatraj en al patrujo kaj translokiĝis kun tri fratinoj post la morto de la patrino (1894) en Bavarion.

La fruaj romanoj Fräulein Rosa Herz. Eine Kleinstadtliebe (1887) kaj Die dritte Stiege (1892) estis influitaj fare de naturalismo. La pli postaj romanoj estas pli fajne nuancitaj kaj malpli interesitaj pri kunvenado de detaloj. Li ĉiam estas interesita pri la interagado de lumo kaj naturaj objektoj. Liaj romanoj kaj noveloj enkadriĝas kutime en la germanaj baltaj provincoj, kaj en la noblaj domoj kaj ĝardenoj kaj ankaŭ en la abiarbaroj kaj la medioj eksterdomaj ĝenerale. La plej multaj el liaj romanoj estas plenplenaj de certa melankolio, kie aktoras multaj negravaj aristokratoj. Foje tie ankaŭ interkontrastatas figuroj de malpli ekzaltita klaso; ofte tio povas esti "naturhomo", persono nekoruptita fare de civilizo. Ofte ekzistas kolizio de generacioj. Liaj noveloj kaj romanoj post 1902 lokis Keyserling ĉe la avangardon de germana literatura impresionismo. Inverse liaj eseoj pri ĝeneralaj kaj kulturaj demandoj kaj ankaŭ la teatraĵoj estas forgesitaj.

Keyserling ĝuis literaturan reputacion kaj en Germanio kaj en Usono. Liaj romanoj, tradukitaj en la anglan en la malfruaj 1920-aj jaroj, estis volonte recenzitaj fare de literaturrecenzistoj. Liaj verkoj estis redaktitaj kaj antologigitaj por uzo en lingvopedagogio, eble kiel multe por sia alirebla stilo kiel por ilia apelaciadoj de rakontlinioj. Lia lingvo estas nekutime ĉasta kaj konciza. Frazoj neniam estas tre longaj aŭ kompleksaj.

Estante subtila kaj eleganta stilisto Keyserling estas neforgesebla por elvokivaj etoso kaj sento. Lia plej emblema laboro eble estas Fürstinnen nur supraĵe rilatita al la tipa germana prikastela/prigrandbiena romanĝenro de la 19-a jarcento. Iamaniere sur meza vojo inter Ivan Turgenev kaj Franz Kafka, ekzistas certa pesimisma parenceco inter Keyserling kaj Anton Ĉeĥov.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Fräulein Rosa Herz- Eine Kleinstadtliebe (1887)
  • Die dritte Stiege (1892)
  • Die schwarze Flasche (1902)
  • Beate und Mareille. Eine Schloßgeschichte (1903)
  • Schwüle Tage (1904)
  • Seine Liebeserfahrung (1906)
  • Dumala (1908)
  • Bunte Herzen (1909)
  • Wellen (1911)
  • Abendliche Häuser (1914)
  • Im stillen Winkel (1914)
  • Nicky (1914)
  • Am Südhang (1914/16)
  • Fürstinnen (1917)
  • Feierstagskinder (1918)
  • Gesammelte Erzählungen, redaktis E. Heilborn, 4 vol., Frankfurt a.M.1971-1973

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]