Edward Anseele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Anseele
Statuo de s-ro Anseele en Gento
Statuo de s-ro Anseele en Gento
Persona informo
Edward Anseele
Naskiĝo 6-an de julio 1856 (1856-07-06)
en Gento
Morto 18-an de februaro 1938 (1938-02-18) (81-jaraĝa)
en Gento
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Partio Belga Laborista Partio vd
Familio
Infanoj Edward Anseele jr. vd
Parencoj Jean Ray vd
Profesio
Okupo verkistopolitikistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward ANSEELE (naskiĝis la 26-an de julio 1856 - mortis la 18-an de februaro 1938) estis flandra politikisto. Li naskiĝis en Gento. Kvankam liaj gepatroj apartenis al la "eta burĝaro " (la patro estis ŝuriparisto), Eward jam de junaĝo aktivis ene de la frua socialisma movado.

Edward iris al ateneo ĝis la aĝo de 17, kio por tiu tempo estis escepte longe. La socialisma kongreso de 1877 en Gento estis la komenco de lia socialisma engaĝiĝo. Li ekdeĵoris kiel ĵurnalisto ĉe la semajna ĵurnalo "De Volkswil", poste rebaptita kiel "Vooruit". Li ankaŭ kunorganizis la kooperativa bakejo Vooruit en 1880. Tiu ĉi estis la eko de tuta serio de entreprenoj kiuj poste iĝis industria imperio. Per ili Anseele volis fari "kontraŭpezilon" kontraŭ la kapitalismaj entreprenoj kaj danke al ili li povis ankaŭ subteni la laboristojn per materialoj. Dum la krizo de la 30aj jaroj de la pasinta jarcento multe perdiĝis. La Genta Vooruit ankoraŭ restas kiel pruvilo de tiu ĉi periodo.

Anseele dum multaj jaroj estis komunuma konsilanto kaj skabeno de Gento, anstataŭa urbestro kaj popola reprezentanto. Li ankaŭ kunfondis la Belga Laborista Partio. Dum la Unua mondmilito la germanoj al li ofertis la postenon de "prezidanto de Belgio", sed li rifuzis ĝin. Post la milito pro tio li estis rekompencita kaj dankita pro tio per kelkaj ministraj postenoj: de 1918 ĝis 1921 li estis ministro de publikaj laboroj kaj de 1925 ĝis 1927 ministro de Fervojoj kaj Telekomunikado. En 1930 oni al li aljuĝis la honoran titolon "Ministro de la Ŝtato".

Li mortis en Gento en 1938.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]