Edward Frederick Kelaart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Frederick Kelaart
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1819 (1819-11-21)
en Srilanko
Morto 31-an de aŭgusto 1860 (1860-08-31) (40-jaraĝa)
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo zoologo • natursciencisto • botanikistoverkisto
vdr

Leŭtenanto kolonelo Edward Frederick KELAART (21a de Novembro 1819 – 31a de Aŭgusto 1860) estis brita, srilanka kuracisto] kaj naturalisto, de familio el germanoj kaj nederlandanoj. Li faris kelkajn el la unuaj sistematikaj studoj el la regiono kaj priskribis multajn plantojn kaj animalojn el Srilanko.

Li studis en la Universitato de Edinburgo kaj estis postenigita en Ĝibraltaro en 1843. Tiel li publikigis Flora Calpensis, pri la flaŭro de Ĝibraltaro, en 1845. En 1848, li revenis al Cejlono kaj ekfaris tie sistematikajn studojn.[1] En 1846 li estis elektita por la Linea Societo de Londono. Li estis ankaŭ membro de la Geologia Societo de Londono, sed tiukadre li publikigis nenion.[2]

En Srilanko li esploris ĉefe en sudcentra areo Nuvara Elija, kie li kolektis reptiliojn kiujn poste li sendis al Edward Blyth.[3] Li priskribis kaj nomis multajn speciojn. Krome lia nomo estis uzita por diversaj specioj. Du specioj de birdoj de Srilanko estas nomitaj laŭ li: nome la malhelgorĝa lonĥuro, Lonchura kelaarti, kaj la Monta akcipitraglo, Nisaetus kelaarti. Ankaŭ la Srilanka subspecio de Ĝangala kaprimulgo, Caprimulgus indicus kelaarti, referencas al Kelaart. La jam ne plu uzata monotipa genro Kelaartia (flav-orela bulbulo) rememorigis lin.[4]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pethiyagoda, Rohan & K. Manamendra-Arachchi (1997). "The life and work of Edward Fredric Kelaart" (PDF). J. South Asian nat. Hist. 2 (2): 217–246. Arkivita el la originalo (PDF) en 2014-12-22. Alirita en 2014-12-22.
  2. Duke of Argyll (1873). Address delivered at the Anniversary meeting of the Geological Society of London on the 21st of February 1873. p. 18.
  3. Smith, M. A. 1941. Fauna of British India. Reptilia and Amphibia.
  4. Beolens, Bo; Watkins, Michael; Grayson, Michael (2014). The Eponym Dictionary of Birds. Bloomsbury. p. 669. ISBN 978-1-4729-0574-1.