Eemil Luukka
Eemil Vihtori Luukka | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Eemil Luukka | |||||
Naskiĝo | 1-a de decembro 1892 en Muolaa (nun ruse Пра́вдино, Pravdino) proksime de Viborg, Karelio | ||||
Morto | 1-a de junio 1970 en Valkeakoski en Okcidenta Finnlando | ||||
Lingvoj | finna [#] | ||||
Ŝtataneco | Finnlando [#] | ||||
Partio | Finnlanda Centro [#] | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Viljo Luukka [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
Aktiva en | Helsinko • Sääksmäki • Muolaa [#] | ||||
| |||||
ĉefministro de Finnlando | |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eemil Vihtori Luukka (naskiĝis la 1-an de decembro 1892, mortis la 1-an de junio 1970) estis finna politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando en transira registaro de la 19-a de majo 1961 ĝis la 14-a de julio 1961.
Ekde la jaro 1936 li estis membro de la nacia parlamento kaj reprezentis la politikan partion Finnlanda Centro. Inter 1944 kaj 1962 li plenumis diversajn ministrajn oficojn en naciaj registaroj de la ĉefministroj Antti Hackzell, Urho Kekkonen, Vieno Sukselainen kaj Martti Miettunen, inter alie la postenon de ministro pri internaj aferoj, krom la monato en kiu li mem plenumis la ĉefministran funkcion.