Nottwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ei (Nottwil))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nottwil (stacidomo).
Nottwil
Blazono de Nottwil
Rigardo de Schenkon al la Lago de Sempach. Nottwil videblas aliflanke de la lago.
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 8′ 5″ N 8° 8′ 13″ O / 47.13472 °N, 8.13694 °O / 47.13472; 8.13694 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 5″ N 8° 8′ 13″ O / 47.13472 °N, 8.13694 °O / 47.13472; 8.13694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3225
Areo 10,33 km²
Alteco 526 m super marnivelo
Poŝtkodo 6207
Komunumkodo 1094
Mapo de Nottwil
vdr

Nottwil estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3225 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Nottwil situas ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Sempach oriente de la monteto Noteler Berg, kiu kun alteco de 712 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. Ĝia plej malalta punkto troviĝas ĉe la lagobordo sur alteco de 417 m. Konata la komunumo estas la Svisa Paraplegikula Centro kaj la instrucentro de la Ruĝa Kruco.

La komunumo konsistas el la sekvantaj partoj kaj setleoj: Oberdorf kaj Unterdorf, kiuj formas la ĉefsetlejon, Bühl sur alteco de 587 m s.m., Eggerswil sur alteco de 517 m s.m., Ei sur alteco de 528 m. s.m., Gattwil, Huprächtigen, Meienbach, Oberei sur alteco de 549 m s.m., Tann kaj Studen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sen la lago sur areo de 10,33 km² (kun la lago 14,83 km²), el kiuj 8,9% estas kovritaj per arbaro, 77,7% servas por agrikulturo kaj 12,6% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Nottwil limas en nordokcidento al Oberkirch, aliflanke de la lago en nordoriento al Eich, en oriento ankaŭ trans la lago al Sempach, en sudoreinto al Neuenkirch, en sudo al Ruswil, kaj en okcidento al Buttisholz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Nottwil disponas pri propra stacidomo sur la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Olten, kiu estas servata de lokaj trajnoj. Krome de la stacidomo de Nottwil diversaj buslinioj certigas la konekton al la ĉirkaŭaj lokoj.

La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A2 situas en distanco de 8 kilometroj sude en Sempach kaj norde en Sursee.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Nottwil kiel Nottewile datiĝas el la urbaro de la Monaĥejo Einsiedeln, kiu estis verkita inter 1217 ĝis 1222.[2]

Unue regis la lokon la Senjoroj de Nottwil kiel vasaloj de la Senjoroj de Gösgen. De ili la Senjoroj de Tannenfels transprenis la majoran oficon por la Abatejo Beromünster, kiu fariĝis la nova posedanto de la loko. En la jaro 1348 la vidvino de Burkardo la 2-a de Sursee kaj Tannenfels, Catarina de Wessenberg, vendis siajn privilegiojn al la Ordeno de germanaj kavaliroj. Ĉar dum la Milito de Sempach, al ordeno estis partia por la Habsburgoj, la lucernanoj en la jaro 1386 detruis la Kastelon Tannenfels. En la jaro 1415 la tuta Mikaela Distrikto kun la Abatejo Beromünster venis sub lucerna regado. La komunumo ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 apartenis al la Oficdistrikto Ei, kiu estis subdistrikto de la Mikaela distrikto. Dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko Nottwil apartenis al la helveta distrikto Sempach. En la jaro 1799 la komunumo partoprenis ribelon kontraŭ la nova helveta reĝimo kaj la francaj trupoj de Napoleono dum la tiel nomita Skaraba Milito. Per la mediacia akto de la jaro 1803 la komunumo estis atribuita al la distrikto Sursee de Kantono Lucerno.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Sursee
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen