El artista y la modelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El artista y la modelo
filmo
Originala titolo El artista y la modelo
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2012, 25 dec. 2013
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Fernando Trueba
Produktisto(j) Fernando Trueba
Scenaro Jean-Claude Carrière • Fernando Trueba
Filmita en Céret • Perpinjano • Uloto • La Vall de Bianya • La Vall d'en Bas • Sales de Llierca • Riudaura
Loko de rakonto Pyrénées-Orientales
Rolantoj Jean Rochefort • Aida Folch • Christian Sinniger • Chus Lampreave • Claudia Cardinale • Götz Otto • Martin Gamet • Michel Brigand
Produktinta firmao Bonne Pioche
IMDb
vdr

El artista y la modelo (La artisto kaj la modelino) estas hispana nigrablanka filmo de 2012 reĝisorita de Fernando Trueba kaj kunverkita de Jean-Claude Carrière.

En septembro 2012 oni prezentis ĝin en la Oficiala Fako de la Donostia Internacia Filmfestivalo, kaj estis unu de tri antaŭelektitaj por la Oskar-premioj en la kategorio de Plej Bona Filmo Neanglalingva.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Somero 1943, ie en okupaciita Francio, proksime al la hispana landlimo, vivas maljuna kaj fama skulptisto, iom for de la tumulta vivo urba. Je la alveno de hispana junulino fuĝinta el koncentrejo de rifuĝintoj kaj kiu servas al li kiel muzo, renaskiĝas en li la deziro relabori kaj skulpti sian lastan verkon. En montara ateliero, dumlabore, modelino kaj artisto parolas pri ĉio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El artista y la modelo en la hispana Vikipedio.