Eldoret

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eldoret estas grandurbo (kaj universitata urbo ekde 1984) en Kenjo.

Loko de Eldoret en Kenjo

Bazaj informoj

Geografio

Eldoret situas sur altebenaĵo en la okcidenta sekcio de la lando. Kericho etendiĝas 130 km.

Strato en Eldoret

Historio

En proksimecon de Eldoret sudafrikanaj blankuloj alvenis en 1908. Post 2 jaroj en bieno poŝto ekfunkciis, kio estas oficiala starto de historio de Eldoret. La unua loknomo estis 64-a loko, kiu prenis la nunan nomon en 1912 kaj oni evoluis la lokon al administra centro. Ekde 1924 la fervojo trafikas. En 1928 pumpita akvo el la proksima rivero estis instalita. En 2008 granda tumulto okazis, multaj mortis en brulanta preĝejo.

Ekonomio

Eldoret estas fama pri granda merkato kaj produktado de fromaĝo. Oni okupiĝas ankaŭ pri teksaĵoj, tritikoj, laktoproduktado kaj maizoj.

Trafiko

Eldoret havas internacian flughavenon, trairan fervojan linion inter Nakuru-Kitale. Ankaŭ la ĉefvojo imitas tiun direkton, sed estas ankaŭ alia vojo al Kisumu.

Klimato

En Eldoret la averaĝa temperaturo varias inter 12-23 °C. Jare pluvas po 1214 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Vido en Eldoret

Interesaĵo

En la urbo multe da atletoj ekzercadas pro la alteco de la urbo.

Ĝemelurboj

Famuloj

Fontoj

  • Angla kaj hungara Vikipedioj
  • Mapo