Elemér Székács
Elemér Székács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de septembro 1870 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | 16-an de majo 1938 en Vár |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 41, N/A, 1, 27 |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Patro | Ferenc Székács (en) |
Okupo | |
Okupo | agronomo verkisto de nefikcio |
Elemér Székács [sEkAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székács Elemér estis hungara agronomo, plibonigisto. Lia avo estis József Székács.
Elemér Székács[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1870 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 16-an de majo 1938 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elemér Székács akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1892, kie li multe lernis de Sándor Cserháti. Post la diplomo li laboris en magnata bieno. Ekde 1906 li komencis okupiĝi ankaŭ pri selektado. Li laboris en Árpádhalom inter 1908-1915. Li fondis akcian societon pri selektadoj en 1917, poste li gvidis ĝin ĝis 1931. Tiutempe li okupiĝis pri selektadoj de tabakoj, betoj hordeoj kaj tritikoj, baldaŭ ankaŭ de maizoj, mileoj, medikagoj kaj linoj. Ekde 1931 li estis ĉefinspektoro de ĉiuj hungaraj selektaj laborejoj. Li ricevis la titolon ekonomia ĉefkonsilisto kaj premiojn en 1923 kaj 1943.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A zöldtrágyázás és meszezésről (1904)
- Vetőmagtermesztés és növénynemesítés (1911)
- Gyakorlati búzanemesítés (1912)
- A magyar búza nemesítésének kérdése tekintettel az alföldi viszonyokra (1914)
- A búza magyar nemesítésének és az árpádhalmi nemesített búzák rövid ismertetése (1915)
- Az őszi vetési munkák előkészületei és végrehajtása (1928)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- pluraj tritikospecoj
- agrikultura mezlernejo en Törökszentmiklós prenis la nomon "Székács Elemér"
- strato en Árpádhalom
- busto en Orosháza (2017)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio