Eliŝeva Biĥovski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eliŝeva
Eliŝeva Biĥovski en Palestino - 1936
Eliŝeva Biĥovski en Palestino - 1936
Persona informo
Naskonomo Elizaveta Ivanovna Ĵirkov
Naskiĝo 20-an de septembro 1888 (1888-09-20)
en Spassk-Rjazanskij, Rjazano, Rusio
Morto 27-an de marto 1949 (1949-03-27) (60-jara)
en Tiberiado, Israelo
Tombo Kinnerert cemetery [#]
Etno rusa kaj irlanda
Lingvoj hebrea, rusa, angla, judgermana
Ŝtataneco Rusa Imperio, Israelo
Familio
Edz(in)o Simeon (Ŝimon) Biĥovski
Infanoj Miriam Littel
Profesio
Alia nomo E. Liŝeva
Okupo verkisto, tradukisto
Aktiva dum 1907 ĝis 1949
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Eliŝeva BIĤOVSKI (ruse Элишева Быховски) — naskiĝis Elizaveta Ivanovna ĴIRKOV (Елизавета Ивановна Жирков) la 20-an de septembro 1888 en Spassk-Rjazanskij, Rjazano, Rusio; mortis la 27-an de marto 1949 en Tiberiado, Israelo — estis rusa-hebrea poeto, verkisto, literatura kritikisto kaj tradukisto, ofte konata simple laŭ ŝia adoptita antaŭmoderna hebrea nomo Eliŝéva (אֱלִישֶׁבַע). Ŝia Rusa Ortodoksa patro, Ivan ĴIRKOV, estis vilaĝa instruisto, kiu poste iĝis librovendisto kaj eldonisto de lernolibroj; ŝia patrino estis posteulo de irlandaj katolikoj kiuj ekloĝis en Rusio post la Napoleonaj Militoj (1803-1815). Eliŝeva skribis la plejparto de siaj verkoj en la hebrea, kaj ankaŭ rusigis anglan kaj hebrean poezion.

Post la morto de sia patrino en 1891,[1] ŝi translokiĝis al Moskvo kun sia onklino, pli aĝa fratino de sia patrino, kie ŝi loĝis meze de la angla lingvo kaj kulturo. Kvankam ne estinte kulture juda, ŝi iĝis samklasano de judaj knabinoj, kiuj prezentis ŝin al ilia tradicia kulturo, kaj ŝi komencis skribi poezion en 1907. Unue ne malkonfuziginte la hebrean de la jida kiel la "lingvo de la judoj", ŝi ekstudis la jidan — kiun, ŝi skribis, pro ĝia parenceco al aliaj eŭropaj lingvoj, precipe la germana, ŝi facile komprenis.[1] Ŝi lernis la hebrean alfabeton per hebrea gramatiklibro, kiun posedis ŝia frato, la filologo kaj esperantisto Lev ĴIRKOV ( 1885-1963), specialisto en persa kaj kaŭkazaj lingvoj.[2] Studinte kaj la rusan kaj la anglalingvan literaturon ĉe liceo por knabinoj, en 1910 ŝi iĝis diplomita instruisto ĉe progresema lernejo de Asocio pri Infanlaboro kaj Infanludo, kiun faris Stanislavo Ŝatskij kaj Aleksandro Zelenko per kursaroj, kiuj trejnis infanvartejaj kaj bazlernejaj instruistoj laŭ la sistemo de la pionira germana edukisto, Friedrich Fröbel (1782-1852).

Hebrea edukado[redakti | redakti fonton]

Eliŝeva skribas en sia memoraĵo, ke jam en elementa lernejo ŝi ekkonis nomojn de lokoj, kiuj aperis en aventuraj libroj por junuloj, inkluzive de iuj latinamerikaj urboj kaj Galveston, Teksaso. Ŝia intereso pri la hebrea ekflamis post kiam ŝi hazarde trovis hebrelingvan ĵurnalon kaj vidis reklamon pri vaporŝipa kompanio rekomendita kiel facila, oportuna maniero transiri la Atlantikon. Tiutempe Galveston estis ĉefa enirhaveno al Usono por eŭropaj elmigrantoj, kaj kun la helpo de germanlingva lernolibro por erudiciuloj pri biblia hebrea, ŝi povis elpensi unue la nomon de Galveston kaj poste la nomojn de aliaj geografiaj lokoj, de kiuj telegramoj estis senditaj por gazeta eldono, ekzemple Londono, Sankt-Peterburgo kaj Berlino. Tamen krom la datlinioj de la apartaj novaĵeroj, ŝi ne povis kompreni ion ajn de tiu ĵurnalo. Poste, ŝi skribas, iu klarigis, ke estas du apartaj "judaj" lingvoj, ambaŭ skribitaj per la samaj literoj sed tre, tre malsamaj laŭ ilia vortprovizo kaj gramatiko.[1]

Tiel en 1913 ŝi komencis studi la hebrean per vesperaj kursoj ĉe la "Общество распространения правильных сведений о евреях и еврействе", Obŝĉestvo prjevjev rasprostranenija pravil'niĥ svedenij o jevrejaĥ i jevrejstve ("Societo por disvastigado de ĝustaj informoj pri judoj kaj judismo"), kiun fondis en 1906 moskva grupo de eminentaj judoj, kiu inkluzivis Uri Nissan Gnessin (1879-1913), Josef Ĥaim Brenner (1881-1921), Jeĥiel Ĉlenow (1864-1918) kaj ŝia estonta edzo, Simeon Biĥovski (1880-1932),[3] kiu ankaŭ komencis la eldonejon Nisjonot ("Eksperimentoj") en tiu jaro.[4] Dum la unuaj tri monatoj ŝi havis junan instruiston, kiun ŝi karakterizis kiel "nekredeble talenta kaj senlime sindona al sia afero." La lecionoj estis per la rekta metodo de "la hebrea tra la hebrea", ĉefe per parola instruado kaj sen lernolibro.

“De la unua leciono, mi foriris kun preciza scio pri nur du hebreaj vortoj, sed pri la vero de ĉi tiu scio mi ne havis la plej etan dubon. Mi scias, kion ĝi signifas, kiam la instruisto turnas sin al siaj lernantoj kaj demandas: "אתם מבינים", Atem mevinim? ('Ĉu vi komprenas?'). Mi ankoraŭ ne vidis la hebreajn literojn, kaj nur la orelojn mi lernis. Sed ĉi tiu scio — same kiel tio, kio aldoniĝis laŭlonge de la tempo en ĉi tiuj lecionoj — estis solida kaj ĝisfunda. Ĝi estis sistema kaj ĝusta scio, kiun mi ne povis perdi."

Kvankam tiu instruisto estis populara ĉe siaj lernantoj, li vekis suspekton pri irado en Moskvo kun malpeza somera surtuto kaj sen galoŝoj. Li invitis iujn el siaj studentoj, kiuj ne sciis sufiĉe da hebreo por povi memstari studi, por lerni ruslingvajn lecionojn en Tanaĥo aŭ judaj skribaĵoj. La lecionoj, sporadaj kaj faritaj ĉe hejmoj de diversaj studentoj, kondukis al percepto de la grupo kiel nova kaj eble danĝera revolucia grupo, kaj arestoj kaj enketo sekvis. Malhavante la bezonatan "право жительства", pravo zhitel'stva (loĝrajto) en la ĉefurbo, la instruisto estis rigardata kiel loĝanta tie kontraŭleĝe kaj estis devigita forlasi Moskvon, sed Eliŝeva daŭre lernis la hebrean plu kaj plu dum la venontaj du jaroj.[1]

Hebrelingvaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • 1926: עם אור בֹּקר בקול רנה (Im Or Boker Be-Kol Rinah, “Kun matenlumo kaj ĝoja kanto”), poezio
  • 1926: כוס קטנה (Kos Ketanah, “Malgranda taso”), poezio
  • 1928: חרוזים (Haruzim, “Rimoj”), poezio
  • 1928: ספורים (Sipurim, “Rakontoj”), noveloj
  • 1929: סמטאות (Simta'ot, “Stratetoj”), romano
  • 1929: מקרה תפעל (Mikreh Tafel, “Malgrava okazaĵo”), rakonto
  • 1946: שירים (Shirim, “Poemoj”)
  • 1970: ילקוט שירים (Yalkut shirim, “Kolektitaj poemoj”) [5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Eliŝeva, Элишева: Как я учила Иврит, (rusa traduko far Zoja KOPELMAN de How I learned Hebrew (“Kiel mi lernis la hebrean”) el la Elisheva Arkivoj, Genazim, Tel-Avivo), Лехаим (Leĥaim), oktobro 2007. Alirita la 7-an de aŭgusto 2016.
  2. Jaffa BERLOVITZ, "Elisheva Bichovsky" en Jewish Women: A Comprehensive Historical Encyclopedia, (“Judaj virinoj: Ampleksa historia enciklopedio”), la unuan de marto 2009, Jewish Women's Archive (“Arĥivo de judvirinoj”). Alirita la 7-an de aŭgusto 2016.
  3. Dorin Ŝlaen, Коллекция, Рахель и Элишева ("Kolekto, Raĥel kaj Eliŝeva"), 11an de decembro 2004. Еврейский новостной портал Молдовы Dorledor.info. Alirita la 8an de aŭgusto 2016.
  4. Andrej Aleksandr Bredstejn, Uri-Nisn Gnesin: Between the Worlds, Belonging to Both ("Inter la mondoj, apartenantaj al ambaŭ", Aŭstino, Teksaso: majo 2012 (disertaĵo). Alirita la 8an de aŭgusto 2016.
  5. Instituto por la traduko de hebrea literaturo, Bnei Brak, Israelo, 21 aŭgusto 2002 (Arkivita). Alirita la 8-an de aŭgusto, 2016.