Saltu al enhavo

Elle Fanning

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elle Fanning
Persona informo
Naskonomo Mary Elle Fanning
Naskiĝo 9-an de aprilo 1998 (1998-04-09) (26-jaraĝa)
en Kanjerso
Religio baptismo vd
Lingvoj anglausona angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater University of South Carolina School of Law (en) Traduki
Campbell Hall School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patrino Heather Arrington (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Dakota Fanning Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Rick Arrington (en) Traduki (patrina avo)
Jill Arrington (en) Traduki (onklino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro
voĉaktoro
modelo
scenaristo
televida aktoro
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2001– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mary Elle FANNING (Conyers, Georgio; 9a de aprilo 1998)​ estas usona aktorino, manekeno kaj produktorino. Ŝi estas konata pro siaj ludadoj de la Princino Aurora / Sleeping Beauty en la fantastaj filmoj Maleficent (2014) kaj Maleficent: Mistress of Evil (2019) kaj de Katerina la Granda en la serio The Great (2020-2023), rolo pro kio ŝi ricevis nomumojn al Premio Emmy en 2022; al tri premioj de Ora Globo en 2021, 2022 kaj 2023, al Premio Screen Actors Guild de 2022 kaj al Premio Satellite en 2023 kiel Plej Bona Aktorino de komedia serio.

Ŝi debutis en kinarto estante nur trijaraĝa, kiel la plej juna versio de la rolulo de sia fratino, la aktorino Dakota Fanning, en la drama filmo I am Sam (2001). Ŝi famiĝis kiel protagonisto kun sia fratino de la serieto Taken (2002). Ŝi aperis ankaŭ en aliaj filmoj kiel infanaktorino, kiel Daddy Day Care (2003), Babel (2006), The Curious Case of Benjamin Button (2008) kaj Phoebe in Wonderland (2008) kaj en la serieto The Lost Room (2006). ŝi ricevis publikan atenton pere de revolucia ludado de elekstera voĉo kiel Mei en la dublado de Disney de Mia najbaro Totoro (2004). Ŝi ricevis laŭdojn pro siaj ĉefroloj en la drama filmo Somewhere (2010) de Sofia Coppola kaj en la sciencfikcia filmo Super 8 (2011) de J.J. Abrams.

Fanning debutis en Broadvejo pere de la teatraĵo Appropriate en 2023.

La fratinoj Elle kaj Dakota, posedas sian propran kinproduktoran entreprenon konatan kiel Lewellen Pictures.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Elle Fanning en la hispana Vikipedio.