Elsa von Freytag-Loringhoven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elsa von Freytag-Loringhoven

Baronino Else (Elsa) von Freytag-Loringhoven (foje ankaŭ nomita Else von Freytag-von Loringhoven) (1874-1927) estis Germane-naskiĝinta avangarda, Dadaista artisto kaj poeto, kiu pasisigis la plejparton de ŝia vivo en Greenwich Village, Novjorko.

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Else naskiĝis en Swinemünde en Germanio (kiu hodiaŭ estas Świnoujście en Pollando), tiame nomita Elsa Hildegard Plötz, kun Germana patro kaj Polla patrino. Ŝia patro, masonisto, sekse kaj fizike turmentegis dum ŝia infaneco, kiu eble kontribuis al ŝia dumviva multseksada konduto, protistuado, veneraj malsanoj kaj multnombraj mallojaloj kun viroj kaj ankaŭ virinoj en la tuta vivo.

Dum tempo ŝi estis studento de arto en Munkeno, antaŭ ŝi geedziĝis en 1901 kun Berlinana arkitekto, August Endell, kiam ŝi fariĝis Else Endell. En 1902 ŝi engaĝiĝis (kun la scio de sia edzo) en seksafero kun amiko de Endell, Frederick Philip Grove, kaj la tri iris al Palermo en 1903. Ili transloĝiĝis al diversaj lokoj, enhavante Svision kaj Francion. La tri iris al Nordameriko, kie Grove iris al Manitobo kaj Else iris al Cincinnati. Nun eksedziĝinta, kaj la seksafero kun Grove finita, ŝi veturis al Filadelfio antaŭ geedziĝi kun Germano, Leopold Freiherr von Freytag-Loringhoven, en Novjorko, eknomiĝinte “la dadaista Baronino von Freytag-Loringhoven.”

Reiro al la Artoj[redakti | redakti fonton]

En Novjorko, Else havis tre malmulte da mono, kaj iris tien kaj reen inter kelkaj laboroj, antaŭ fariĝi pozistino por artistoj kiel Marcel Duchamp. Ŝi eklaboris en arto denove, kreinte skulptaĵojn kaj pentraĵojn. Influita per la pretfaritaĵoj de Marcel Duchamp, Else kreis arton de la forĵetaĵoj de aliuloj. Remalkovrita per la Whitney Muzeo en Novjorko en 1996, ‘’Portreto de Marcel Duchamp’’ estas ekzemplo de unu el ŝiaj pretaritaĵoj. Ŝi ankaŭ kontribuis al Manhatano Dada per krei ‘’Dion’’ (skulptaĵo) Kelke da ŝiaj superrealistaj poemoj aperis en la magazinoj ‘’La Revueto’’ kaj ‘’transition’’. Ŝi kaj sia edzo apartiĝis dum tiu periodo.

En 1923, ŝi reiris al Berlino, atendante pli bonajn okazojn por mono, sed anstataŭ trovante ekonomike detruitan post-Unua-Mondmilitan Germanion. Ŝi engaĝiĝis dum tiu tempo en ambaŭseksema seksafero kun romanistino Djuna Barnes, kaj ŝi idoligis Barnes-on por la cetero de sia vivo. Sendistinge de ŝia malfeliĉo en Germanio, ŝi restis tie, senpenca kaj sur la bermo de frenezeco. Kelkaj geamikoj en la artista kaj verkista komunumoj, kiel Barnes, Bryher, Peggy Guggenheim kaj Natalie Barney, provizis ŝin kun mono por aĉeti apartamento en Parizo.

Dum la venintaj kelkaj monatoj ŝia mensa stabileco neŝanĝiĝeme pliboniĝis en Parizo. Tamen, ŝi mortis la 14-an decembro, 1927 de gasa nerespirebligo post la gaso ne estis malfunkciigita en ŝia apartamento. Else eble forgesis malfunckiigi la gason, aŭ eble iu ekfunciigis ĝin; la cirkonstancoj neniam klaris.