„ La popolaj legendoj en ĉiuj landoj konsistigas veran trezoron en kiu amasiĝas de jarcentoj la komuna saĝo, la aspiroj kaj sentoj de multaj generacioj. Bedaŭrinde ĉi tiuj postlasitaj de forpasintaj jarcentoj iom post iom malaperas; forpuŝitaj el grandaj urboj, ili rifuĝis en izolajn vilaĝojn sed ankaŭ la progresoj de la sciencoj kaj de la kulturo agas malamike kontraŭ ili kaj baldaŭ ili estos nur nebula memoraĵo en la spiritoj de l' estontaj generacioj. Tial estas tre laŭdinde savi kiel eble plej multe de ĉi tiuj ĉarmaj pecoj de popola literaturo, ilin enregistri en ilia nuna stato kaj ebligi tiel ilian transigadon al estontaj tempoj. Sinjorino Pulvers estis do tre prava preni sur sin tian taskon por kelkaj legendoj de sia gepatra lando, Elzaso tiel riĉa en similaj popolaĵoj ĉu duone historiaj ĉu plene legendaj, la dek elektitaj pecoj prezentas tre bonan bildon de la spirito de ĉi tiu interesa lando franca. ”