Emil Herrmann (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Emil HERRMANN (naskiĝinta la 9-an de aprilo 1812 en Dresdeno, mortinta la 16-an de aprilo 1885 en Gotha) estis germana juristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Herrmann habilitiĝis en 1834 en Lepsiko kaj iĝis en 1836 en Kiel eksterorda profesoro, en 1842 orda profesoro pri jurscienco. En 1847 li vokitis al Göttingen, en 1868 al Heidelberg. En 1872 oni elektis lin prezdanto de la evangelia supera eklezikonsilantaro en Berlino. En tiu ĉi funkcio li engaĝiĝis pri la faro de protestantisma eklezirenovigo kaj realigo de eklezikomunuma kaj sinoda priskriboj. Kontraŭ la batalemaj ortodoksuloj sameklezianaj, por kiuj liaj ideoj pri sinodoj estis tro liberala, li tamen ne sukcesis rezisti. En marto 1878 li demisiis.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

El liaj skribitaĵoj menciindas jenaj:

  • »Johann Freiherr zu Schwarzenberg« (Leipzig 1841)
  • »Über die Stellung der Religionsgemeinschaften im Staat« (Göttingen 1849)
  • »Zur Beurteilung des Entwurfs der badischen Kirchenverfassung« (Göttingen 1861)
  • »Über den Entwurf einer Kirchenordnung für die sächsische Landeskirche« (Berlin 1861)
  • »Die notwendigen Grundlagen einer die konsistoriale und synodale Ordnung vereinigenden Kirchenverfassung« (Berlin 1862)
  • »Das staatliche Veto bei Bischofswahlen nach dem Rechte der oberrheinischen Kirchenprovinz« (Heidelberg 1869)

Kune kun J. N. Falck, M. Tönsen kaj aliaj li eldonis: »Staats- und Erbrecht des Herzogtums Schleswig« (Hamburg 1846). Ene de »Corpus juris civilis« de la fratoj Kriegel li prilaboris la sekcion pri Codex Iustinianus.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 234-235, kio legeblas interrete tie ĉi.