Emil Ábrányi (pli juna)
Emil Ábrányi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-an de decembro 1850 en Peŝto | ||||
Morto | 20-an de majo 1920 (69-jaraĝa) en Szentendre | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | '48 Independence Party (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Kornél Ábrányi vd | ||||
Patrino | Medve Jozefa (en) vd | ||||
Gefratoj | Kornél Ábrányi vd | ||||
Edz(in)o | Margit Wein vd | ||||
Infanoj | Emil Ábrányi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto tradukisto poeto politikisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Hungara literaturo vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Emil Ábrányi (pli juna) [AbrAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ifjabb Ábrányi Emil estis hungara poeto, tradukisto, ĵurnalisto, politikisto, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi. Lia patro estis Kornél Ábrányi (komponisto). Emil Ábrányi naskiĝis la 31-an de decembro 1850 en Pest (urbo). Li mortis la 20-an de majo 1920 en Szentendre.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emil Ábrányi post lernado li eklaboris kiel ĵurnalisto, kritikisto, baldaŭe li laboris en pluraj periodaĵoj ankaŭ kiel redaktoro. Li debutis poeton en 1866. Li estis parlamentano inter 1889-1892. Ekde 1906 ĝismorte li vivis en Szentendre. Li havis edzinon, kiu naskis filon. Li poemadis kun sukcesoj precipe pri amo, patrujo kaj homeco. Liaj dramoj ne portis sukcesojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Poemoj
- Költemények (Poemoj) 1876
- Újabb költemények (Pli novaj poemoj) 1882
- Szabadság, Haza (Libereco, patrujo) poemaro 1888
- Márciusi dalok (Martaj poemoj) 1899
- Költemények elektitaj poemoj 1903
- Tradukaĵoj
- Richard Wagner: Tristano kaj Izoldo 1889
- George Byron: Don Juan 1892
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac 1898
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]En Szentendre strato portas lian nomon.