Emilio Herrera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Emilio HERRERA LINARES (Granado, 13-a de februaro de 1879, Ĝenevo, 1967) estis hispana militisto, aviadisto, sciencisto kaj politikisto.

Herrera estis unu el la pioniroj de la aviado en Hispanio, partoprenis diversajn internaciajn konkursojn kaj estis unu el la unuaj homoj superflugantaj la ĝibraltaran markolon en 1914.

Poste, li dediĉis grandan parton de sia peno al la aviada esplorado, kaj estis la ĉefa instiganto de la fondado de la unua altlernejo por aeronavigada inĝenierado en sia lando. Inter alie, li kunlaboris kun Leonardo Torres Quevedo en la plibonigo de la balonoj, kaj kun Juan de la Cierva en la perfektigo de la aŭtoĝiro. Li estis ano de la Hispana Akademio de Sciencoj.

Herrera estis esperantisto, kaj partoprenis en la Internacia Konferenco por Aplikado de Esperanto en la Scienco, kiu okazis en Parizo en 1925. Li ankaŭ kunlaboris en la fondado de faka asocio pri aviado kaj en la redaktado de aviada terminaro.

En 1936, ĉe la komenco de la intercivitana milito, li restis lojala al la respublikana flanko, eĉ se li mem estis ideologie konservativa. Li okupis altajn teĥnikajn postenojn en la lojala aviado, kaj estis nomumita generalo en 1937.

Post la fino de la milito li devis ekziliĝi kaj loĝis en Parizo. Li estis plurfoje ministro en la ekzila respublikana registaro, kaj dum du jaroj eĉ ĉefo de tiu registaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]