En ombro de florantaj junulinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
À l'ombre des jeunes filles en fleurs
À l'ombre des jeunes filles en fleurs
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Marcel Proust
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1918
Eldonejo eldonejo Gallimard
Ĝenro romano
Honorigoj Premio Goncourt
vdr

En ombro de florantaj junulinoj (france À l'ombre des jeunes filles en fleurs) estas la dua parto de la romano Reserĉe al la perdita tempo (À la recherche du temps perdu) de Marcel Proust. Ĝi estis publikigita en 1918.

La libro estas centrata sur la unuaj amaferoj de la ĉefrolulo kaj tiukadre aperas Balbec, nome imagita banloko, inventita de Marcel Proust bazita sur Cabourg, kie la ĉefrolulo konas grupon de junulinoj kiu titoligis la libron, inter kiuj elstaras: Albertine kaj Andrée. Albertine, poste ludos tre gravan rolon en venontaj partoj.

La rakontanto fariĝas familiarulo de familio Swann, kiun li senrezerve admiras. Li ekkonas ĉe ili la beletriston Bergotte. Lia amo al Gilberte ne estas reciprokita kaj ili post ioma tempo distanciĝas. La rakontanto somerumas kun sia avino en Balbec, ĉe la Normandia marbordo en nordokcidenta Francio. Tie li ekkonas la pentriston Elstir, diversajn feriantojn, kaj li amikiĝas kun la menciita grupo de "florantaj junulinoj", inter kiuj li post hezitoj aparte distingas Albertine-on.

La libro gajnis Premion Goncourt en 1919.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]