La vojo de Guermantes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Côté de Guermantes
Le Côté de Guermantes
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Marcel Proust
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1920-1921
Eldoninto Gallimard
Ĝenro romano
vdr

La vojo de Guermantes, en franca Le Côté de Guermantes, estas la tria parto de À la recherche du temps perdu de Marcel Proust publikigita inter 1920 kaj 1921 ĉe Gallimard. En sia origina eldono, la romano estas dividata en du volumoj: nome Le Côté de Guermantes I, sekvita de Le Côté de Guermantes II.

La familio de la rakontanto transloĝiĝas al la domo de la familio Germantes en Parizo. Li deziras proksimiĝi al la nobela medio de tiu familio kaj embarase sekvadas sinjorinon Germantes tra Parizo. Li vizitas sian amikon Robert de Saint-Loup en garnizona urbeto, esperante, ke tiu rekomendos lin por la aspirata nobela medio. Lia avino malsaniĝas. Robert de Saint-Loup vizitas lin en Parizo kaj trovas tie sian amatinon, kiun la rakontanto rekonas kiel eksan prostituitinon. La rakontanto frekventas la salonon de sinjorino de Villeparisis, amikinon de lia avino. Dum li promenas kun la avino, ĉi tiun trafas koratako.