Reveninte al Parizo, al la loĝejo de siaj gepatroj, kiuj forestas, la rakontanto ekvivas kun Albertine. Ilin servas la hejma servistino Françoise. Lia amo al Albertine fariĝas pli kaj pli ĵaluza, li provas ŝin restigi ĉiam hejme aŭ akompanigi de komuna amikino kiam ŝi eliras. Ilia rilato per tio tre similas al la iama situacio de Charles Swann kun Odette de Crécy. Iun tagon Albertine frumatene eliras kaj postlasas adiaŭan leteron.