Saltu al enhavo

Endre Baán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Baán
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1855 (1855-11-24)
en Iván
Morto 14-an de novembro 1928 (1928-11-14) (72-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Aŭstra imperio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Endre Baán [bAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baán Endre estis hungara politikisto, redaktoro.

Endre Baán[1] naskiĝis la  24-an de novembro 1855(nun 1855-11-24) en Iván (vilaĝo), li mortis la 14-an de novembro 1928 (leksikonoj konas aliajn mortotagojn) en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Baán maturiĝis en benediktana gimnazio en Sopron, poste li studis jaron en Vieno, pli poste 3 jarojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto, kie li akiris juran diplomon en 1879. En la sekva jaro li akiris advokatan licencon. Jam ekde 1877 li havis statuson en la departementa kunsido, post la diplomo postenojn. Inter 1894–1905 li estis subdepartementestro, poste ĉefdepartementestro ĝis la pensiuliĝo en 1917. Inter 1876-1883 li estis ankaŭ redaktoro de la loka gazeto. Dum la aktiva vivperiodo li strebis multe pri novaj fervojaj linioj kaj industriaj entreprenoj en Sopron. Li ricevis dufoje reĝajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.