Endre Halmosy
Aspekto
| Endre Halmosy | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Heidelberger Endre |
| Naskiĝo | la 27-an de oktobro 1829 en |
| Morto | la 21-an de aŭgusto 1895 en |
| Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 37-2-83 |
| Lingvoj | hungara • germana |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto juĝisto |
Endre Halmosy [halmoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmosy Endre estis hungara juĝisto, parlamenta deputito. Lia origina familia nomo estis Heidelberger ĝis 1862.
Endre Halmosy[1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1829 en Németkeresztúr (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Deutschkreutz en Aŭstrio), li mortis la 21-an de aŭgusto 1895 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Halmosy studis juron en Universitato de Vieno (1850-1854). Li estis juĝisto ĉefe en Sopron, poste inter 1867–1872 parlamentano. Li ricevis ankaŭ signifan postenon en la justicministerio ekde 1869. Li estis ĉefjuĝisto ekde 1872.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A telekkönyvi rendszer alapelvei (1865)
- Jogászgyűlési vélemény a szóbeliség és közvetlenség behozatala tárgyában (1870)
- Törvényjavaslat a telekkönyvi rendtartás és ügyvitel tárgyában (1876)
- Dologi jog (1882)

