Endre Kubányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Kubányi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1893 (1893-10-18)
en Brebu
Morto 29-an de aŭgusto 1983 (1983-08-29) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • kirurgo • akademiulo
vdr

Endre Kubányi [kubAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kubányi Endre estis hungara kuracisto, profesoro, kirurgo.

Endre Kubányi [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1893 en Hungara reĝlando en Perlő (nuntempa Brebu en Rumanio). Li mortis la 29-an de aŭgusto 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Kubányi frekventis gimnazion en Temeŝvaro, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1918, sed dum la 1-a mondmilito li batalis. Post siaj studoj li laboris en kirurgia kliniko en Budapeŝto. En 1923 li studis la sangotransfuzon en Usono helpe de stipendio. Reveninta li aranĝis transfuzan stacion en Pécs, en 1935 ankaŭ en Budapeŝto. En 1928 li estis nomumita privata profesoro. Inter 1933 kaj 1938 li estis ĉefkuracisto en hospitalo pri infanoj, poste ĝis 1970 en Malsanulejo Rókus. En 1959 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn en 1929 kaj 1969.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vérátömlesztés (Sangotransfuzo), (1926, ankaŭ germane)
  • A rákbetegségek korai felismerése (Frua diagnozo de kancero), (1934)
  • Trigeminusneuralgie (1956)
  • Transplantation von Mensch auf Mensch aus dem Lebendem und aus der Leiche (1948)
  • Az arteria carotis com¬munis resectiója (1958)

Fontoj[redakti | redakti fonton]