Enio Hugo Garrote
| Enio Hugo Garrote | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Aliaj nomoj | Magistro Eŭgo |
| Naskiĝo | 1-an de aprilo 1928 en Rafaela |
| Morto | 17-an de julio 2012 (84-jaraĝa) en Kordobo |
| Lingvoj | Esperanto • hispana |
| Loĝloko | Kordobo |
| Ŝtataneco | Argentino |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1946–) eseisto librovendisto verkisto tradukisto redaktoro |
Enio Hugo Garrote (naskiĝis en 1928 en Rafaela, Provinco Santa Fe, mortis la 17-an de julio 2012 en Kordobo) estis argentina esperantisto, SAT-membro, librovendisto, tradukisto, redaktoro kaj eseisto.
Li estis esperantisto ekde 1946 kaj aktivis en Kordoba Esperanto-Asocio inter 1967 kaj 2002, kiel sekretario kaj kursestro.
Enio Hugo Garrote tradukis al Esperanto plurajn verkojn, kiel “Tempesto super Akonkagvo” de Tibor Sekelj, en 1959; “La Triviala Homo” de José Ingenieros, en 1976; “Antologio de Argentinaj Noveloj” (1972) “Argentina Poemaro” (1978), la du lastaj en kunlaborado, sub la pseŭdonomo “Bastono de Kordobo”); “Argentina Novelaro” (vol. I, II, III; 1978, 1980, 1982). Kiel redaktoro li verkis multajn artikolojn ĉefe por “Sennacieca Revuo”. Li estas aŭtoro de “Kordobaj Akvafortoj”, sub la pseŭdonomo “Magistro Eŭgo”, eldonita de SAT-broŝurservo.

