Enmurigita!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enmurigita!
vdr

Enmurigita! estas dokumenta animeo produktita por Deutsche Welle okaze de la 20-a jubileo de la falo de la Berlina muro en 2009 pri la instalaĵoj de la Berlina muro por malebligi fuĝadon el GDR.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Berlina muro.
En-germania limo (flava)

Post la dua mondmilito Germanio estis dividita en socialisman orientan (GDR) kaj kapitalisman okcidentan (FRG) parton. La limo iris de la Balta maro (Lübeck - Dassow) ĝis Ĉeĥio (Hof - Plauen).

Kvar-sektora Berlino

Specialan statuson havis Berlino. La tri okcidentaj sektoroj (franca, brita, usona) estis dividita de la ĉirkaŭa tereno de GDR.

Pro la grandega kvanto de homoj, kiuj forlasis GDR-on, la registaro de Walter Ulbricht decidis, fortigi la limon. „La muro“ estis ekkonstruita la 13-an de aŭgusto 1961.

Post la falo de la muro la 9-an de novembro 1989 ĉiuj instalaĵoj estis baldaŭ forigitaj. Tiel hodiaŭ ne multe de ĝi estas reale videbla.

La filmo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 20-a jubileo de la falo de la muro la germana internacie elsendanta radio-stacio Deutsche Welle realigis unikan projekton, animacion pri la instalaĵoj de „la muro“. Ĝi ebligu bone imagi, kiel la muro reale aspektis kaj efikis, ĉar nur en malmultaj izolitaj lokoj troviĝas etaj restoj de la muro kaj de la „mortostrio“. Necesas pli por peri imagon, kiel eblis dum kvardek jaroj teni homojn en sistemo sub ŝtata kuratoreco.

La filmo montras la instalaĵojn de la engermania limo en du diversaj punktoj:

  • en la unua parto la „muron“ ĉirkaŭ okcidenta Berlino, specife en Bernauer Strasse
  • kaj la dua parto la fortikaĵojn de la limo inter GDR kaj FRG, specife ĉe vilaĝo Hötensleben.

Historiistoj kaj komputilgrafikistoj komune rekonstruis ĝisdetale la staton de tiuj du partetoj de la „mortostrio“ en la fruaj 1980-aj jaroj. Laŭ historiaj fotoj la animaciistoj kreis la unuopajn objektojn (jam nur la Repaciĝa preĝejo (Versöhnungskirche) montrita en la filmo konsistas el rondcifere 500.000 poligonoj) en totala komputila tempo de 100.000 horoj.

Deutsche Welle elradias la animeon mondvaste en germana, angla, araba kaj hispana lingvoj. La filmo ankaŭ estas prezentita en la memorejo pri la Berlina muro en Berlino.

La filmo estas interrete spektebla kun esperantigitaj subtekstoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]