Ardabrova minao
Ardabrova minao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ardabrova minao
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Enodes erythrophris (Temminck, 1824) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ardabrova minao (Enodes erythrophris) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Enodes. Ĝi estas endemio de humidaj arbaroj de altaj teroj de Indonezio nome en insulo Sulaveso.
La priskribitaj rasoj eble reprezentas nur malgrandajn kolorvariantojn, kaj la specio estas kutime traktata kiel monotipa; dume plia studado necesas. Oni priskribis tri subspeciojn provizore agnoskataj:
- erythrophris (Temminck, 1824) – norda duoninsulo de Sulaveso.
- centralis (Riley, 1920) – nordacentra kaj sudorienta Sulaveso.
- leptorhynchus (1932) – centraj kaj sudaj partoj de centra Sulaveso.
Ĝi estas specio ĝenerale malhelgriza iom pli hela en la gorĝareo tre kontrasta kun la pli malhelgriza vizaĝo kie elstaras bruna okulo kaj kiu kontrastas kun tre ruĝoranĝa brovareo, kio estas la ĉefa distingilo kaj kio nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo. La beko estas nigreca, la flugiloj malhelbrunaj al brunverdecaj kaj pugo kaj subpugo helbrunaj aŭ brunflavecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Enodes erythrophris[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|