Enrico Pieranunzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enrico Pieranunzi

Enrico Pieranunzi (naskiĝis la 5-an de decembro 1949 en Romo) estas itala ĵazpianisto, komponisto kaj aranĝisto.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Pieranunzi jam frue komencis ludi pianon kaj estis kondukata de sia patro, gitaristo Alvaro, al ĵazo. Li studis klasikmuzikan pianludon kaj fariĝis en 1973 instruisto ĉe la konservatorio en Frosinone, sindediĉis tamen pretere al ĵazo kaj koncertis ekde 1975 kun propraj ensembloj, plejofte en triopo; lia unua albumo aperis en la sama jaro ĉe diskeldonejo Horo. Muzike li estas influita de Bill Evans, pri kiu li ankaŭ verkis libron (en 2001 aperintan en eldonejo Stampa en la itala kaj angla kaj en 2004 en la franca). Ĝis nun (2007) li registradmuzikis por pli ol 60 lumdiskoj. Li surdiskigis i.a. kun Art Farmer, Phil Woods, Charlie Haden, Chet Baker, Enrico Rava, Paul Motian, Lee Konitz, Billy Higgins, Jim Hall, Kenny Clarke, Frank Rosolino, Johnny Griffin, sed ankaŭ sole. En 2004 li koncertvojaĝis en Japanujo triope kun Joey Baron kaj Marc Johnson. Kiel komponisto li staras ekz. per pluraj komponaĵoj en la New Real Book de Chuck Sher.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1992 kaj 1997 li ricevis la francan ĵazpremion Django d’Or kiel plej bona eŭropa ĵazmuzikisto kaj en 2003 la samnoman italan ĵazpremion. La itala gazeto Musica Jazz elektis lin en 1989 kiel plej bona itala ĵazmuzikisto de la jaro.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Jazz A Confronto kun Bruno Tommasi, 1975
  • Soft Journey kun Chet Baker, 1980
  • Isis kun Furio Di Castri, Art Farmer, Roberto Gatto, Massimo Urbani, 1980
  • New Lands kun Joey Baron, Marc Johnson, 1984
  • Autumn Song, soloalbumo, 1984
  • What's What, soloalbumo, 1984
  • Deep Down kun Joey Baron, Marc Johnson, 1986
  • Moon Pie kun Roberto Gatto, Enzo Pietropaoli, 1987
  • No Man's Land kun Steve Houghton, Marc Johnson, 1989
  • Parisian Portraits, Soloalbum, 1991
  • Flŭ & Change kun Paul Motian, 1992
  • Untold Story kun Marc Johnson, Paul Motian, 1993
  • Seaward kun André Ceccarelli, Hein van de Geyn, 1994
  • Un'alba Dipinta Sui Muri, Soloalbum, 1998
  • Con Infinite Voci, soloalbumo, 1998
  • Perugia Suite, soloalbumo, 1998-2000
  • Don't Forget the Poet kun Stefano d'Anna, Bert Joris, Hein van de Geyn, Hans VanOosterhout, 1999
  • Daedalis' Wings kun Bert van den Brink, 1999
  • Inconsequence, 2000
  • Canto Nascosto, soloalbumo, 2000
  • Racconti Mediterranei kun Marc Johnson, Gabriele Mirabassi, 2000
  • Improvised Forms of Trio kun Hans VanOosterhout, 2000
  • Plays the Music of Wayne Shorter: Infant Eyes kun Hein Van De Geyn, Hans VanOosterhout, 2000
  • Alone Together kun Philip Catherine, Joe La Barbera, Hein van de Geyn, Eric Vloeimans, 2000
  • Current Conditions kun Joey Baron, Marc Johnson, 2001
  • Play Morricone kun Joey Baron, Marc Johnson, 2001
  • Live in Paris kun Hein Van de Geyn, André Ceccarelli, 2001
  • Doorways kun Paul Motian, Chris Potter, 2002
  • Play Morricone vol. 2 kun Joey Baron, Marc Johnson, 2002
  • Night Gone By, 2003
  • Fellini Jazz kun Charlie Haden, Paul Motian, Chris Potter, Kenny Wheeler, 2003
  • Chant of Time, 2003
  • Trasnoche kun Marc Johnson, 2003
  • Live in Japan kun Joey Baron, Marc Johnson, 2004
  • Les Amants kun Marc Johnson kaj Rosario Giuliani, 2004
  • Meridies, 2005
  • Special Encounter kun Charlie Haden, Paul Motian, 2003
  • Danza di una Ninfa, 2005
  • Ballads kun Joey Baron, Marc Johnson, 2004
  • Live in Japan kun Joey Baron, Marc Johnson, 2004
  • As Never Before kun Joey Baron, Marc Johnson, 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]