Entandrophragma
(Alidirektita el Entandrofragmo)
Entandrophragma estas genro de dek du konataj specioj de deciduaj arboj en la familioj Meliacoj, Meliaceae.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
Entandrophragma estas limigita al tropika Afriko.[1][2] Almenaŭ kelkaj specioj atingas grandajn altojn, atingante 40–50 m de alto, escepte de 60 m, kaj 2 m en trunkodiametro. En 2016 specimeno de Entandrophragma excelsum atingante pli ol 80 m estis identigita en Kilimanĝaro.[3]
La folioj estas pinataj, kun 5-9 paroj de folieroj, po 8–10 cm longaj kun akuminata pinto. La floroj estas produktitaj en izolaj infloreskoj, kun malgrandaj floroj, kun po kvin flavecaj petaloj ĉirkaŭ 2 mm longaj, kaj dek stamenoj. La frukto estas kvin-valva kapsulo kiu enhavas nombrajn flugilhavajn semojn.
Specioj[redakti | redakti fonton]
- Entandrophragma angolense
- Entandrophragma bussei
- Entandrophragma candollei
- Entandrophragma caudatum
- Entandrophragma congoense
- Entandrophragma cylindricum
- Entandrophragma delevoyi
- Entandrophragma excelsum
- Entandrophragma palustre
- Entandrophragma pierrei
- Entandrophragma spicatum
- Entandrophragma utile
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Klaus Kubitzki. (10a de Decembro 2010) Flowering Plants. Eudicots: Sapindales, Cucurbitales, Myrtaceae. Springer Science & Business Media, p. 194–. ISBN 978-3-642-14397-7.
- ↑ Entandrophragma C. DC. in Bull. Herb. Boissier 2:582 t.21 (1894)
- ↑ [1]