Epoko Sengoku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo dum la Sengoku-epoko

La Sengoku-epoko (japane: 戦国時代, sengoku-jidai, litere aĝo de la militantaj provincoj) estis epoko de sociaj moviĝoj, politikaj intrigoj kaj de daŭraj militoj inter la mezo de la 15-a jarcento ĝis la komenco de la 17-a jarcento, t.e. de la Onin-milito en 1477 ĝis la fino de la Ashikaga-ŝogunoj. En 1573 la Sengoku-epoko transiris al la Azuĉi-momojama-epoko.

Kvankam la Ashikaga-ŝogunoj daŭre uzis la bakufu-strukturon de Kamakura kaj fondis militistan registaron laŭ la samaj ekonomiaj kaj sociaj rajtoj kiel faris la Hojo-ŝogunoj en 1232, ĝi ne sukcesis konvinki la multnombrajn daimiojn, ĉefe tiujn, kies bienoj estis for de Kioto.

Komerco kun Ĉinio pligrandiĝis kaj uzo de mono disvastiĝis kun apero de bazaroj kaj komercaj urboj. Ĉio ĉi aldone al la evoluo de la agrikulturo kaj metioj kreis emon al pli granda aŭtonomio je ĉiuj tavoloj de la socia hierarkio.

Ekde la komenco de la 15-a jarcento dolorj kaj mizero provokitaj de naturaj katastrofoj kiel tertremoj kaj malsatego kaŭzis batalon de la kamparanoj pro troaj ŝuldoj kaj impostoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

grekefrance Sengoku-epoko 戦国時代 (el Tevader.com)