Erich Borchert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Borchert
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1907 (1907-02-16)
en Erfurto
Morto 25-an de septembro 1944 (1944-09-25) (37-jaraĝa)
en Karlag
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Bauhaus
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Geometria komponaĵo, 1928

Erich BORCHERT (ruse: Эрих Вильгельмович Борхерт/Eriĥ Vilgelmoviĉ Borĥert; naskiĝinta la 16-an de februaro 1907 en Erfurto, mortinta la 25-an de septembro 1944 en Karlag/internigejo apud Karagando) estis germana kaj soveta pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Borchert pasigis la junulajn jarojn en Erfurto. Inter 1926 kaj 1929 li studis vandan pentradon ĉe Bauhaus en Dessau estante disĉiplo de Paul Klee, Vasilij Kandinskij kaj Lyonel Feininger. Li finstudis en 1930 diplomite kiel artista arkitekto. Jam en 1928 li estis iĝinta membro de komunisma ĉelo de Komunista Partio de Germanio inter bauhaus-anoj.

Post la studoj li estis unu el ĉirkaŭ 30 bauhaus-anoj vojaĝintaj en Sovetion por helpi la konstruon de la lando en la kadro de industriigaj projektoj gigantaj. Danke al perado de la bauhausa majstro Hinnerk Scheper li transloĝiĝis en 1930 al Moskvo deĵoronte en al evoluigsekcio pri farbado kaj arkitekturo en urba planado. En la planadburoo Projekto Maljarstroij oni okupigis lin en la farado de fasadoj kaj internaĵoj. Tiel Borchert rekte influis la loĝadan kaj laboradan ĉirkaŭaĵon de dekmiloj da homoj en la tuta lando. En 1933 li eĉ ĝuis pri ekskluziva ekspozicio en la Ŝtata muzeo de Nova okcidenta arto (la hodiaŭa Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin) en Moskvo.

Kontraŭe al Hannes Meyer aŭ Hinnerk Scheper, kiu forlasis post kelkaj jaroj sobriigite Sovetion, Borchert restis kaj edzinigis en 1931 la rusan artistinon Sofija Matvejeva. Naskiĝis en 1935 la kuna filino Erika. En 1938 li iĝis soveta civitano laŭ ordono de la prezidanto de la ekzekutiva komitato. Same kiel aliaj nehejmenirintaj kontraktlaboristoj Borchert baldaŭ pli malpli eksubpremitis. En la 25.12.1941 Borchert devis eksoldati en la konstrutaĉmento nr 871 de la Ruĝa Armeo por konstrui aluminifabrikon en Kamensk-Uralskij. Ne tute unu jaron poste, en la 18.11.1942 li arestitis pro laŭdira preparo de sabotado en al centralo de fosilia energio en la kvartalo Krasnogorski, samloke. Krome oni imputis al li intencitan dizertadon al Wehrmacht. En la 15.1.1944 li akuzitis - do 13 monatojn post arestado - pro membreco en kontraŭsovetia grupo kaj ŝtatperfido je 20 jaroj da mallibereco. En la 24.9.1944 li mortis en la punlaborejo Karlag havante nur 37 jarojn. Nur en 1962 iĝis lia rehabilitiĝo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En Erfurto oni muntis en 2009 memortabulon ĉe sian dumjunulecan loĝejon en la strato Friedrich-Engels-Straße 67.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1929: internacia elmontrado "La bela homo en Moderna arto" en Darmstadt
  • 1930: ekspozicio en la Anger-muzeo (Erfurto) *1964: ekspozicio nur pri Borchert en la Centra domo de la arkitektoj, Moskvo
  • 2007: internacia konferenco en Jekaterinburgo pri "Bauhaus kaj la majstraj domoj en Uralo de Solikamsk ĝis Orsk"
  • 2009: tri verkoj de li videblis en la ekspozicio "De Dürer ĝis Klee" en Moskvo
  • 2012/13: Borchert-ekspozicio en la Puŝkin-muzeo de Moskvo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thüringer Allgemeine: Kunst-Laufbahn begann in Erfurt, Erfurt, 3. September 2009
  • Erich Borchert. 1907−1944. Ekspozicikatalogo, Moskvo, 2012 (ruse)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Erich Borchert en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]