Erich Würker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Erich WÜRKER naskiĝis la 26-an de decembro 1903, mortis la 11-an de februaro 1989. Li gvidis fabrikon kaj Esperanto-grupon en Reichenbach (Vogtlando).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Würker estis laborista esperantisto kaj partoprenis la 6-an SAT-Kongreson en Leningrado en 1926.[1]

Post la fino de la Dua Mondmilito li estis teknika ćefo en la plej granda teksaĵa fabriko por tinkturi kaj apreti teksaĵojn en Reichenbach (Vogtlando). Li atingis kunlabore kun sovetaj instancoj la rekonstruadon de la fabriko kun ĉirkaŭ 350 dungitoj, kiu poste estiĝis la VEB Textilveredlungswerk Reichenbach.

Würker jam la 8-an de aŭgusto 1946 ricevis la permeson de la urba komandanto, refondi la Esperanto-grupon en Reichenbach kadre de Kulturligo. La grupo estis malpermesitan en 1936.[2] Post la malpermeso de Esperanto-organizaĵoj en Sovetunie okupita zono de Germanio kaj poste en GDR, li agadis por forigo de la malpermeso.

En 1965 li apartenis al la fondintoj kaj unuaj membroj de Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR, poste membro de la Centra Estraro de GDREA.

Li fariĝis la prezidanto de la Distrikta Laborrondo Esperanto Karl-Marx-Stadt de 1965 ĝis 1976.

Würker gvidis Esperanto-kursojn, ekzemple 1966 en Greiz, organizis spertinterŝanĝojn de kursgvidantoj, faris prelegojn, kaj organizan laboron.

El la nekrologo de la de Centra Estraro de GDREA: „Erich Würker neniam dun sia vivo estis malsana, kaj jen pulmoinflamo falćis lin. Ni perdas en li ne nur tre viglan kaj originalpensan membron de nia Centra Estraro, sed ankaŭ bonkoran homon, kiu vivis sian vivon tre konscie, ćiam forte ligita al la Esperanto-movado kaj ties idealoj.“[3]

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Johannes-R-Becher-medalo en oro de Kulturligo en 1978[4]

Honorinsigno de Centra Laborrondo Esperanto en 1979[5]

Friederike-Carolone-Neuber-medalo de la urbo Reichenbach en 1982[6]

Honorinsigno de Kulturligo 1987[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. der esperantist 41, p.23.
  2. Erich Würker: Ordono estas ordono. En: de 133 (5/1985), p. 102–103.
  3. der esperantist 153 (1/1989), p. 15.
  4. der esperantist 89 (4/1978), p. 23.
  5. der esperantist 93 (1/1979), p. 6.
  6. der esperantist 117 (1/1983), p. 19.
  7. der esperantist 143 (3/1987), p. 64.